Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-18 20:36:24

Jes, almenaŭ mi provas tamen, kelkfoje mi ne sukcesas.

La ulo post mi iros al kongreso ĉu?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-julio-18 20:48:11

Ne.

La ulo post mi havas la kapablon por ludi multajn muzikilojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-18 20:58:26

Ne, nur etan gitaron.

La ulo post mi ludas violonon.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-18 21:09:05

Mi ne ludas violon. Mi ne scias la nomon de mia muzikilo: estas speco de violono kun rado anstataŭ arĉo. Estas folklora muzikilo.

La ulo sub mi estas brikolemo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-18 21:20:54

Eble jes, eble ne, verdire, mi ne scias kio estas brikolemo, bv. klarigi.

La ulo post mi estas persistema.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-18 21:36:57

Mia vortaro diras pri "brikoli": fari ciuj laboroj por ripari aŭ bonigi la aĵoj en la domo...

Mi ne scias ĉu mi estas persistema. Mi havas paciencon kiam mia laboro plaĉas al mi.

La ulo sub mi uzas sapon por lavi siajn okulvitrojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-18 22:01:56

Ne, mi uzas tukon trempitan en alkoholo.

La ulo post mi uzas brikon por ripari sian domon.

sproshua (Montri la profilon) 2015-julio-19 00:36:54

ne, krom la fumtubo.

la ulo post mi ludas piedsakon.

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-19 12:08:11

Ne, malofte mi ludas.

La ulo post mi hodiaŭ provos respondi ĉiujn retmesaĝojn, kiujn li/ŝi ricevis dum la semajno.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-19 18:56:29

Feliĉe mi ne recevas multajn retmesaĝojn. Mi provas tuj respondas,se ne mi forgesus...

La ulo sub mi ŝatas promeni kiam pluvas.

Reen al la supro