Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

Vinisus (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 20.36.24

Jes, almenaŭ mi provas tamen, kelkfoje mi ne sukcesas.

La ulo post mi iros al kongreso ĉu?

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 20.48.11

Ne.

La ulo post mi havas la kapablon por ludi multajn muzikilojn.

Vinisus (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 20.58.26

Ne, nur etan gitaron.

La ulo post mi ludas violonon.

huberte (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 21.09.05

Mi ne ludas violon. Mi ne scias la nomon de mia muzikilo: estas speco de violono kun rado anstataŭ arĉo. Estas folklora muzikilo.

La ulo sub mi estas brikolemo.

Vinisus (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 21.20.54

Eble jes, eble ne, verdire, mi ne scias kio estas brikolemo, bv. klarigi.

La ulo post mi estas persistema.

huberte (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 21.36.57

Mia vortaro diras pri "brikoli": fari ciuj laboroj por ripari aŭ bonigi la aĵoj en la domo...

Mi ne scias ĉu mi estas persistema. Mi havas paciencon kiam mia laboro plaĉas al mi.

La ulo sub mi uzas sapon por lavi siajn okulvitrojn.

Vinisus (Tunjukkan profil) 18 Juli 2015 22.01.56

Ne, mi uzas tukon trempitan en alkoholo.

La ulo post mi uzas brikon por ripari sian domon.

sproshua (Tunjukkan profil) 19 Juli 2015 00.36.54

ne, krom la fumtubo.

la ulo post mi ludas piedsakon.

Kelli (Tunjukkan profil) 19 Juli 2015 12.08.11

Ne, malofte mi ludas.

La ulo post mi hodiaŭ provos respondi ĉiujn retmesaĝojn, kiujn li/ŝi ricevis dum la semajno.

huberte (Tunjukkan profil) 19 Juli 2015 18.56.29

Feliĉe mi ne recevas multajn retmesaĝojn. Mi provas tuj respondas,se ne mi forgesus...

La ulo sub mi ŝatas promeni kiam pluvas.

Kembali ke atas