Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-25 18:10:41

Vi ne pravas, mi preskaŭ neniam trinkas alkoholaĵojn.

La ulo post mi neniam partoprenis en esperantaj kongresoj, tamen li ŝatus.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-julio-26 21:00:27

Mi ne ofte partoprenas, sed en la venonta jaro mi faros tion.

La ulo post mi havis hodiaŭ viziton de esperantaj amikoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-27 13:36:02

Ne, mi abonas nenian revuon.

La ulo post mi havas grandan bibliotekon.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-27 20:37:25

Jes, mi havas sufiĉe grandan bibliotekon.

La ulo sub mi kredas je feinoj

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-27 21:14:44

Jes, mi kredas, bedaŭrinde la feinoj ne kredas min.

La ulo post mi estas religiulo.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-27 21:20:46

Ne, mi tute ne estas religiulino.

La ulo sub mi kapablas fari diversajn agojn samtempe

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-julio-28 06:03:18

white knight:
ratkaptisto:Mi ne ofte partoprenas, sed en la venonta jaro mi faros tion.

La ulo post mi havis hodiaŭ viziton de esperantaj amikoj.
Nu, ne hodiaŭ, sed jaŭdo, la 23-a. Kaj mi pensas, ke vi konas ilin. ridulo.gif

La ulo sub mi estas abonanto de "Literatura Foiro".
Jes, vi pravas. Mi bedaŭrinde ne konas vin, sed mi jam estis en via urbo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-julio-28 06:05:38

Jes, vi pravas.

La ulo post mi kolektas poŝtkartojn.

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-28 12:41:31

Ne, mi nur konservas kelkajn tre specialajn kune mi.

La ulo post mi ofte memoras sian pasintecon.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-28 17:39:04

Ne, mi nur kelkfoje memoras okazaĵojn de mia pasinteco. Hodiaŭ sufiĉas.

La ulo sub mi ŝatas malnovajn kansonojn.

Reen al la supro