Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

Kelli (Tunjukkan profil) 25 Juli 2015 18.10.41

Vi ne pravas, mi preskaŭ neniam trinkas alkoholaĵojn.

La ulo post mi neniam partoprenis en esperantaj kongresoj, tamen li ŝatus.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 26 Juli 2015 21.00.27

Mi ne ofte partoprenas, sed en la venonta jaro mi faros tion.

La ulo post mi havis hodiaŭ viziton de esperantaj amikoj.

Vinisus (Tunjukkan profil) 27 Juli 2015 13.36.02

Ne, mi abonas nenian revuon.

La ulo post mi havas grandan bibliotekon.

huberte (Tunjukkan profil) 27 Juli 2015 20.37.25

Jes, mi havas sufiĉe grandan bibliotekon.

La ulo sub mi kredas je feinoj

Vinisus (Tunjukkan profil) 27 Juli 2015 21.14.44

Jes, mi kredas, bedaŭrinde la feinoj ne kredas min.

La ulo post mi estas religiulo.

huberte (Tunjukkan profil) 27 Juli 2015 21.20.46

Ne, mi tute ne estas religiulino.

La ulo sub mi kapablas fari diversajn agojn samtempe

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 06.03.18

white knight:
ratkaptisto:Mi ne ofte partoprenas, sed en la venonta jaro mi faros tion.

La ulo post mi havis hodiaŭ viziton de esperantaj amikoj.
Nu, ne hodiaŭ, sed jaŭdo, la 23-a. Kaj mi pensas, ke vi konas ilin. ridulo.gif

La ulo sub mi estas abonanto de "Literatura Foiro".
Jes, vi pravas. Mi bedaŭrinde ne konas vin, sed mi jam estis en via urbo.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 06.05.38

Jes, vi pravas.

La ulo post mi kolektas poŝtkartojn.

Kelli (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 12.41.31

Ne, mi nur konservas kelkajn tre specialajn kune mi.

La ulo post mi ofte memoras sian pasintecon.

huberte (Tunjukkan profil) 28 Juli 2015 17.39.04

Ne, mi nur kelkfoje memoras okazaĵojn de mia pasinteco. Hodiaŭ sufiĉas.

La ulo sub mi ŝatas malnovajn kansonojn.

Kembali ke atas