Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-24 09:36:30

ratkaptisto:Ne, mi ja havas komputilon kaj kalendaron.

La ulo post mi hodiaŭ iros en la preĝejon.
Ne, mi malofte iras al preĝejoj.

La ulo post mi profitas momenton por deziri feliĉan Kristnaskon al ĉiuj en la forumo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 12:07:21

Ne, mi sendas nenian memorigaĵon.

La ulo post mi bone scias: "Ne nur per la pano sole vivas homo".

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-24 12:57:52

Jes, tion scias ĉiuj kleraj homoj.

La ulo post mi ĝuas viziton de siaj genepoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 15:24:58

Jes, vi pravegas, la genepoj estas nia postlasa heredaĵo al la morgaŭo, ĉar la estonto dependas de ili.

La ulo post mi nun rikoltas la fruktojn de sia laboro.

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-24 18:05:38

Mi ne pensas pri tio, ĉar mia ĝojo estas ĝuste labori.

La ulo pst mi, post multe labori, iom ripozas por baldaŭ festeni.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-24 19:36:59

Mi ĉiam salutas miajn tagojn per festeno, ĉar mi ankoraŭ estas vivanta.

La ulo post mi vidas laboron kiel la plej bonan rimedon por senti sin feliĉa.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-25 11:16:15

Ne, vi ne pravas, ĉar mi havas multajn ŝatokupojn.

La ulo post mi planas vojaĝon al alia mondparto dum la venonta jaro.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-25 13:37:45

Ne, ĉar mi timas, ke oni taksos min rifuĝinto.

La ulo post mi multe vojaĝas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-26 09:05:04

Ne, vi ne pravas, ĉar mi havas multe da laboro.

La ulo post mi hodiaŭ vizitos parencojn.

dobri (Montri la profilon) 2015-decembro-26 10:46:52

Ne, ĉar mi vizitis ilin hieraŭ.

La ulo post mi planas posttagmezan bicikladon.

Reen al la supro