본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Kelli (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오전 9:36:30

ratkaptisto:Ne, mi ja havas komputilon kaj kalendaron.

La ulo post mi hodiaŭ iros en la preĝejon.
Ne, mi malofte iras al preĝejoj.

La ulo post mi profitas momenton por deziri feliĉan Kristnaskon al ĉiuj en la forumo.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오후 12:07:21

Ne, mi sendas nenian memorigaĵon.

La ulo post mi bone scias: "Ne nur per la pano sole vivas homo".

dobri (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오후 12:57:52

Jes, tion scias ĉiuj kleraj homoj.

La ulo post mi ĝuas viziton de siaj genepoj.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오후 3:24:58

Jes, vi pravegas, la genepoj estas nia postlasa heredaĵo al la morgaŭo, ĉar la estonto dependas de ili.

La ulo post mi nun rikoltas la fruktojn de sia laboro.

Kelli (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오후 6:05:38

Mi ne pensas pri tio, ĉar mia ĝojo estas ĝuste labori.

La ulo pst mi, post multe labori, iom ripozas por baldaŭ festeni.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 12월 24일 오후 7:36:59

Mi ĉiam salutas miajn tagojn per festeno, ĉar mi ankoraŭ estas vivanta.

La ulo post mi vidas laboron kiel la plej bonan rimedon por senti sin feliĉa.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 12월 25일 오전 11:16:15

Ne, vi ne pravas, ĉar mi havas multajn ŝatokupojn.

La ulo post mi planas vojaĝon al alia mondparto dum la venonta jaro.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 12월 25일 오후 1:37:45

Ne, ĉar mi timas, ke oni taksos min rifuĝinto.

La ulo post mi multe vojaĝas.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 12월 26일 오전 9:05:04

Ne, vi ne pravas, ĉar mi havas multe da laboro.

La ulo post mi hodiaŭ vizitos parencojn.

dobri (프로필 보기) 2015년 12월 26일 오전 10:46:52

Ne, ĉar mi vizitis ilin hieraŭ.

La ulo post mi planas posttagmezan bicikladon.

다시 위로