Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2016-januaro-17 19:39:49

Laŭ mi, ĉiuj iam spertas animdoloregon, tamen feliĉe, tiu sento estas nur iluzio ridulo.gif

La ulo post mi havas dubon.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-17 21:34:02

Jes, mi dubas, sed oni instruas jene: "Pli aŭ malpli frue la sufero atingos vian koron, ĉar ĝi apartenas al fenomenoj de la progresanta vivo."

La ulo post mi ne havas dubon.

dobri (Montri la profilon) 2016-januaro-19 08:31:41

Ne, ĉar mi dubas pri ĉiu novaĵo, kiun mi ekscios.

La ulo post mi ŝatas veran vintron kun neĝo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-19 10:56:19

Ne, ĉar mi estas de varma lando.

La ulo post mi ŝatas malvarman veteron.

Kelli (Montri la profilon) 2016-januaro-19 20:17:58

Ne, mi amegas rigardi la sunon ĉiutage kaj senti ĝian varmon.

La ulo post mi ofte havas sufiĉe da tempo por fari ĉion, kion li volas.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-19 22:35:08

Mi havas tempon por fari ĉion, kion mi povas fari, ĉar ĉio, kion mi volas bedaŭrinde mi ne sukcesas fari.

La ulo post mi legas ĉiutage, sciante, ke la perfektiĝo estas malrapida por ĉiuj.

Kelli (Montri la profilon) 2016-januaro-20 19:51:44

Bone, ĉu la perfektiĝo estas malrapida por ĉiuj mi ne certas, por mi jes, do, vi pravas ĉiutage mi legas la eble plej multe.

La ulo post mi decidis esti feliĉa negrave, kio okazas

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-20 21:46:25

Mi lernis, ke mi ne devas dependigi mian feliĉon de iu, kiu ne dependas de mi.

La ulo post mi dependas de iu por esti feliĉa.

Kelli (Montri la profilon) 2016-januaro-21 12:20:36

Vi pravas, mi dependas de mim mem ridulo.gif

La ulo post mi ĵus aŭskultis artikolon de Esperanta Retradio.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-21 13:22:49

Ne, bedaŭrinde mi ne aŭskultis ĝin.

La ulo post mi konas retradion, kiu elsendas ĉiutage paroladon en Esperanto.

Reen al la supro