Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

Kelli (Pokaż profil) 17 stycznia 2016, 19:39:49

Laŭ mi, ĉiuj iam spertas animdoloregon, tamen feliĉe, tiu sento estas nur iluzio ridulo.gif

La ulo post mi havas dubon.

Vinisus (Pokaż profil) 17 stycznia 2016, 21:34:02

Jes, mi dubas, sed oni instruas jene: "Pli aŭ malpli frue la sufero atingos vian koron, ĉar ĝi apartenas al fenomenoj de la progresanta vivo."

La ulo post mi ne havas dubon.

dobri (Pokaż profil) 19 stycznia 2016, 08:31:41

Ne, ĉar mi dubas pri ĉiu novaĵo, kiun mi ekscios.

La ulo post mi ŝatas veran vintron kun neĝo.

Vinisus (Pokaż profil) 19 stycznia 2016, 10:56:19

Ne, ĉar mi estas de varma lando.

La ulo post mi ŝatas malvarman veteron.

Kelli (Pokaż profil) 19 stycznia 2016, 20:17:58

Ne, mi amegas rigardi la sunon ĉiutage kaj senti ĝian varmon.

La ulo post mi ofte havas sufiĉe da tempo por fari ĉion, kion li volas.

Vinisus (Pokaż profil) 19 stycznia 2016, 22:35:08

Mi havas tempon por fari ĉion, kion mi povas fari, ĉar ĉio, kion mi volas bedaŭrinde mi ne sukcesas fari.

La ulo post mi legas ĉiutage, sciante, ke la perfektiĝo estas malrapida por ĉiuj.

Kelli (Pokaż profil) 20 stycznia 2016, 19:51:44

Bone, ĉu la perfektiĝo estas malrapida por ĉiuj mi ne certas, por mi jes, do, vi pravas ĉiutage mi legas la eble plej multe.

La ulo post mi decidis esti feliĉa negrave, kio okazas

Vinisus (Pokaż profil) 20 stycznia 2016, 21:46:25

Mi lernis, ke mi ne devas dependigi mian feliĉon de iu, kiu ne dependas de mi.

La ulo post mi dependas de iu por esti feliĉa.

Kelli (Pokaż profil) 21 stycznia 2016, 12:20:36

Vi pravas, mi dependas de mim mem ridulo.gif

La ulo post mi ĵus aŭskultis artikolon de Esperanta Retradio.

Vinisus (Pokaż profil) 21 stycznia 2016, 13:22:49

Ne, bedaŭrinde mi ne aŭskultis ĝin.

La ulo post mi konas retradion, kiu elsendas ĉiutage paroladon en Esperanto.

Wróć do góry