Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Maria45 (Montri la profilon) 2016-junio-23 13:26:10

Kelkfoje mi sentas strangajn sensaciojn, laŭ mi estas normala afero.

La ulo post mi sentas egalan sensacion.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-23 13:53:37

Nur kiam mi sonĝas.

La ulo post mi posedas spertan travivaĵon.

pauleb (Montri la profilon) 2016-junio-23 18:20:38

Kompreneble, je mia aĝo oni havas grandan sperton...
La ulo sub mi certe estas pli juna ol mi.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-23 18:50:23

Tute ne, mi estas maljuna, sed mankas al mi sperto kaj saĝeco. Ne forgesu, ke la azenoj ankaŭ maljuniĝas. ridulo.gif

La ulo post mi rilate Esperanton estas eminentulo.

Kelli (Montri la profilon) 2016-junio-24 17:14:15

Bedaŭrinde ne, ankoraŭ multe mankas al mi.

La ulo post mi kontribuos per novaĵo al la retejo Tutmonda Taglibro

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-24 17:42:11

Eble, dank' al vi mi ĵus konis ĝin; mi opinias tre interesa paĝaro. Koran dankon, kara amikino!

La ulo post mi estas bonfaranta persono.

Kelli (Montri la profilon) 2016-junio-25 12:07:32

Ankoraŭ ne, sed iam mi estos bonfaranta persono.

La ulo post mi planas tre bone ĝui la tagon hodiaŭ ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2016-junio-25 12:55:39

Mi faros mian eblon por ke mia hodiaŭa tago estu espereble agrabla.

La ulo post mi klopodas laŭeble agi pacience en ĉiuj cirkonstancoj.

Kelli (Montri la profilon) 2016-julio-03 12:18:41

Fakte, ĉiutage oni ofte testas mian paciencon, feliĉe mi sukcesas.

La ulo post mi estas malŝparema homo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-julio-03 13:21:22

Ne, kontraŭe, ĉar mi scias nenion pri la estonteco.

La ulo post mi vivas saĝe agante noblece.

Reen al la supro