Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

Maria45 (Å vise profilen) 2016 6 23 13:26:10

Kelkfoje mi sentas strangajn sensaciojn, laŭ mi estas normala afero.

La ulo post mi sentas egalan sensacion.

Vinisus (Å vise profilen) 2016 6 23 13:53:37

Nur kiam mi sonĝas.

La ulo post mi posedas spertan travivaĵon.

pauleb (Å vise profilen) 2016 6 23 18:20:38

Kompreneble, je mia aĝo oni havas grandan sperton...
La ulo sub mi certe estas pli juna ol mi.

Vinisus (Å vise profilen) 2016 6 23 18:50:23

Tute ne, mi estas maljuna, sed mankas al mi sperto kaj saĝeco. Ne forgesu, ke la azenoj ankaŭ maljuniĝas. ridulo.gif

La ulo post mi rilate Esperanton estas eminentulo.

Kelli (Å vise profilen) 2016 6 24 17:14:15

Bedaŭrinde ne, ankoraŭ multe mankas al mi.

La ulo post mi kontribuos per novaĵo al la retejo Tutmonda Taglibro

Vinisus (Å vise profilen) 2016 6 24 17:42:11

Eble, dank' al vi mi ĵus konis ĝin; mi opinias tre interesa paĝaro. Koran dankon, kara amikino!

La ulo post mi estas bonfaranta persono.

Kelli (Å vise profilen) 2016 6 25 12:07:32

Ankoraŭ ne, sed iam mi estos bonfaranta persono.

La ulo post mi planas tre bone ĝui la tagon hodiaŭ ridulo.gif

Vinisus (Å vise profilen) 2016 6 25 12:55:39

Mi faros mian eblon por ke mia hodiaŭa tago estu espereble agrabla.

La ulo post mi klopodas laŭeble agi pacience en ĉiuj cirkonstancoj.

Kelli (Å vise profilen) 2016 7 3 12:18:41

Fakte, ĉiutage oni ofte testas mian paciencon, feliĉe mi sukcesas.

La ulo post mi estas malŝparema homo.

Vinisus (Å vise profilen) 2016 7 3 13:21:22

Ne, kontraŭe, ĉar mi scias nenion pri la estonteco.

La ulo post mi vivas saĝe agante noblece.

Tibake til toppen