Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-25 14:07:40

Kiam mi ne konas iun aferon, mi konfesas mian nescion pri tio, ĉar oni ne estas devigita scii pri tio. Alivorte, ni estas eternaj lernantoj antaŭ mondo plenplena da ĉiutagaj novaĵoj.

La ulo post mi sonĝas gaje ridante sur bunta lito.ridulo.gif

Kelli (Montri la profilon) 2016-novembro-25 21:13:39

Ah, sur mia bildo mi estas ridante ĉe kolora ĝardeno, tamen gaje ridante mi revas ridulo.gif

La ulo post mi delonge havis tre malsimilan vivon.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-25 22:48:30

Ĉe ĉiu nova sunleviĝo oni ne plu estas la sama, kiu estis hieraŭ. Ne la korpo produktis la animon, sed la animo ĉiutage produktas la korpon.

La ulo post mi ŝatas homaranismon.

Kelli (Montri la profilon) 2016-novembro-27 21:17:11

Vi pravas, kvankam mi malmute scias pri homaranismo.

La ulo post mi estas ruza homo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-27 21:59:07

Jes, vi pravas mi estas vere malnova vulpo. Mi ĉiam diras jes, kiam aliuloj diras jes --- kaj ne, kiam aliuloj diras ne.

La ulo post mi estas naiva.

Kelli (Montri la profilon) 2016-novembro-28 21:03:56

Ankaŭ vi pravas.Mi ŝatas kredi je la homoj.

La ulo post mi estas ankaŭ malavara homo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-28 21:35:07

Diris la Majstro: "Tion, kio estas rezervita al vi, lernu dividi kun la aliaj."

La ulo post mi scias, ke pacienco estas virto.

Kelli (Montri la profilon) 2016-decembro-06 12:24:49

Vi pravas, ĉiutage mi praktikas ĉi virton.

La ulo post mi celas la memperfektigadon.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-decembro-06 13:29:04

Okazas ke la memperfektigado estas por ni mortemuloj ne trafebla.

La ulo post mi scias, ke neniu ekzistas sur la Tero, kiu marŝas sen eraroj.

Kelli (Montri la profilon) 2016-decembro-11 16:26:28

Vi pravas, mi konscias tion per miaj agadoj.

La ulo post mi ofte dubas.

Reen al la supro