ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

La ulo sub mi

از sjheiss, 20 مارس 2010

پست‌ها: 5918

زبان: Esperanto

Vinisus (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2016،‏ 14:07:40

Kiam mi ne konas iun aferon, mi konfesas mian nescion pri tio, ĉar oni ne estas devigita scii pri tio. Alivorte, ni estas eternaj lernantoj antaŭ mondo plenplena da ĉiutagaj novaĵoj.

La ulo post mi sonĝas gaje ridante sur bunta lito.ridulo.gif

Kelli (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2016،‏ 21:13:39

Ah, sur mia bildo mi estas ridante ĉe kolora ĝardeno, tamen gaje ridante mi revas ridulo.gif

La ulo post mi delonge havis tre malsimilan vivon.

Vinisus (نمایش مشخصات) 25 نوامبر 2016،‏ 22:48:30

Ĉe ĉiu nova sunleviĝo oni ne plu estas la sama, kiu estis hieraŭ. Ne la korpo produktis la animon, sed la animo ĉiutage produktas la korpon.

La ulo post mi ŝatas homaranismon.

Kelli (نمایش مشخصات) 27 نوامبر 2016،‏ 21:17:11

Vi pravas, kvankam mi malmute scias pri homaranismo.

La ulo post mi estas ruza homo.

Vinisus (نمایش مشخصات) 27 نوامبر 2016،‏ 21:59:07

Jes, vi pravas mi estas vere malnova vulpo. Mi ĉiam diras jes, kiam aliuloj diras jes --- kaj ne, kiam aliuloj diras ne.

La ulo post mi estas naiva.

Kelli (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2016،‏ 21:03:56

Ankaŭ vi pravas.Mi ŝatas kredi je la homoj.

La ulo post mi estas ankaŭ malavara homo.

Vinisus (نمایش مشخصات) 28 نوامبر 2016،‏ 21:35:07

Diris la Majstro: "Tion, kio estas rezervita al vi, lernu dividi kun la aliaj."

La ulo post mi scias, ke pacienco estas virto.

Kelli (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2016،‏ 12:24:49

Vi pravas, ĉiutage mi praktikas ĉi virton.

La ulo post mi celas la memperfektigadon.

Vinisus (نمایش مشخصات) 6 دسامبر 2016،‏ 13:29:04

Okazas ke la memperfektigado estas por ni mortemuloj ne trafebla.

La ulo post mi scias, ke neniu ekzistas sur la Tero, kiu marŝas sen eraroj.

Kelli (نمایش مشخصات) 11 دسامبر 2016،‏ 16:26:28

Vi pravas, mi konscias tion per miaj agadoj.

La ulo post mi ofte dubas.

بازگشت به بالا