Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

dobri (Prikaz profila) 15. veljače 2012. 20:12:44

Ne, ĉar mi ne havas iun por kuntrinki. Trinki sola ne estas mia hobio.

La ulo post mi prepariĝas por enlitiĝo.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 10:17:38

Ne, mi ellitiĝis antaŭ tri horojn, mi enlitiĝos vespere.

La ulo post mi nun sidas kun sia familio en la loĝĉambro kaj televidas.

vincas (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 11:19:26

Ne :]

la ulo sub mi nun skribas en la forumo kaj aŭskultas radion.

cFlat7 (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 14:01:17

Parte, mi skribas priforume, sed la radio ne sonas.

La ulo sub mi uzas okulvitrojn.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 14:10:00

Jes, mi uzas okulvitrojn kaj en la venonta monato mi ricevos novajn. Hieraŭ mi estis ĉe la optikisto.

La ulo sub mi dancas nun kun sia edzino (aŭ edzo) ĉirkaŭ la tablo de la loĝĉambro.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 14:11:00

vincas:Ne :]

la ulo sub mi nun skribas en la forumo kaj aŭskultas radion.
Bonvolu, kara v., respondi kun frazon, nur "ne" ne estas sufice.

dobri (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 14:49:59

ratkaptisto:Jes, mi uzas okulvitrojn kaj en la venonta monato mi ricevos novajn. Hieraŭ mi estis ĉe la optikisto.

La ulo sub mi dancas nun kun sia edzino (aŭ edzo) ĉirkaŭ la tablo de la loĝĉambro.
Jes, tio estus bona ideo, sed mia edzino ankoraŭ spektas televidon. Vespere venos nia filo kun sia amikino por festi ŝian naskiĝtagon. Tamen verŝajne ni ne dancos.

La ulo post mi plezuriĝis pro hodiaŭa bela vetero.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 15:16:49

Ne, kara Karel, ni ne havas belan veteron hodiaŭ, pluvetas ekde tri horojn kaj mi laboras en mia domo. Bonvolu, saluti vian filon.

La ulo sub mi havas donacon por sia filo.

dobri (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 15:24:20

La tiun mi ne havas, ĉar temas pri naskiĝtago de lia amikino. Do la donaco estas lia zorgo.
Matene ankoraŭ regis malvarmo, sed poste aperis suno. Ĝi ankoraŭ iomete brilas.

La ulo post mi salutas mian filon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2012. 15:40:31

Jes, mi salutas vian filon, kvankam mi ne konas lin. Mi ankaŭ salutas la aliajn gastojn de via hodiaŭa festo.

La ulo sub mi paroladas multe per esperanta lingvo dum la vespero.

Natrag na vrh