Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-16 16:01:50

Ne, ĉar hejme mi estas sola esperantisto. Tial mi ofte babiladas en la forumo.

La ulo post mi havas longajn harojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-16 17:11:41

Ne, mi ne havas longajn harojn, ĉar mi vizitas preskaŭ en ĉiu monato la friziston.

La ulo post mi vizitas la mondkongresojn de Esperanto ofte.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-16 17:59:36

Dependas de tio, kion vi opinias ofte. Mi partoprenis jam 10 UK-ojn.

La ulo post mi ŝatas turismajn E-renkontojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 08:17:12

Jes, mi jam diris, mi ŝatas, sed mi ne volas flugi.

La ulo post mi devas labori dum la semajnfino.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-17 14:35:07

Ankoraŭ mi ne scias, ĉu mia edzino preparis por mi ian gravan laboron. Mi supozas sidi antaŭ komputilo kaj babili kun eksterlandanoj.

La ulo post mi volas fosi novan puton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 14:53:37

Ne, mi ne volas, ĉar mi havas akvokondukilon en mia domo.

La ulo post mi faros promenadon en la arbaro hodiaŭ matene.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-17 16:12:17

Eble morgaŭ, ĉar hodiaŭ matene jam estis.

La ulo post mi ĝojas, ke la neĝo rapide degelas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 16:51:35

Mi ne ĝojas, ĉar mi planis malgrandan veturadon en la harzmontaron por skii.

La ulo post mi estas malgranda, dika junulino.

dobri (Montri la profilon) 2012-februaro-17 17:13:17

Tion vi ne divenis ĝuste, ĉar mi estas granda kaj dika maljunulo.

La ulo post mi ofte ŝercas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-februaro-17 17:38:14

Jes, vi pravas.

Tio ne estas ŝerco: La ulo post mi mendis elektran biciklon.

Reen al la supro