目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月16日 16:01:50

Ne, ĉar hejme mi estas sola esperantisto. Tial mi ofte babiladas en la forumo.

La ulo post mi havas longajn harojn.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月16日 17:11:41

Ne, mi ne havas longajn harojn, ĉar mi vizitas preskaŭ en ĉiu monato la friziston.

La ulo post mi vizitas la mondkongresojn de Esperanto ofte.

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月16日 17:59:36

Dependas de tio, kion vi opinias ofte. Mi partoprenis jam 10 UK-ojn.

La ulo post mi ŝatas turismajn E-renkontojn.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月17日 8:17:12

Jes, mi jam diris, mi ŝatas, sed mi ne volas flugi.

La ulo post mi devas labori dum la semajnfino.

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月17日 14:35:07

Ankoraŭ mi ne scias, ĉu mia edzino preparis por mi ian gravan laboron. Mi supozas sidi antaŭ komputilo kaj babili kun eksterlandanoj.

La ulo post mi volas fosi novan puton.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月17日 14:53:37

Ne, mi ne volas, ĉar mi havas akvokondukilon en mia domo.

La ulo post mi faros promenadon en la arbaro hodiaŭ matene.

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月17日 16:12:17

Eble morgaŭ, ĉar hodiaŭ matene jam estis.

La ulo post mi ĝojas, ke la neĝo rapide degelas.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月17日 16:51:35

Mi ne ĝojas, ĉar mi planis malgrandan veturadon en la harzmontaron por skii.

La ulo post mi estas malgranda, dika junulino.

dobri (プロフィールを表示) 2012年2月17日 17:13:17

Tion vi ne divenis ĝuste, ĉar mi estas granda kaj dika maljunulo.

La ulo post mi ofte ŝercas.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年2月17日 17:38:14

Jes, vi pravas.

Tio ne estas ŝerco: La ulo post mi mendis elektran biciklon.

先頭にもどる