Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

La ulo sub mi

от sjheiss, 20 март 2010

Съобщения: 6077

Език: Esperanto

Vinisus (Покажи профила) 03 юли 2018, 16:36:07

Ho, okazas ke mi estas eterna lernanto, kaj kiel ano de lernu.net ankaŭ mi fariĝis eterna lernano. ridulo.gif

La ulo post mi jam estas fama instruist(in)o, gratulon! ridulo.gif

Kelli (Покажи профила) 03 юли 2018, 20:05:26

Eble en la venonta vivo mi estos ridulo.gif

La ulo post mi partoprenas en Esperanto-Sumoo.

Vinisus (Покажи профила) 03 юли 2018, 22:01:10

Mi aŭdis iun paroli pri ĝi, sed nur supraĵe; legi estas nepre necese. Mi faras mian eblon kvankam sciante ke ne estas sufiĉe, ĉar paroli estas pli grave ol legi. Kie mi povus renkonti personojn abunde parolantajn Esperante, kiuj volus paroli kune kun mi, mizere eterna lernanto? ridulo.gif

La ulo post mi ne bezonas atendi novan enkarniĝon ĉar en ĉi tiu bonege regas la kreaĵon de Zamenhof.

Kelli (Покажи профила) 04 юли 2018, 20:52:44

Ah, vi estas modesta. Homoj por paroli esperante kun vi certe ne mankas ridulo.gif.
Ankoraŭ mi studas Esperante ĉiutage, kaj ĉiutage mi trovas multe pli por lerni.

La ulo post mi konas persone plurajn esperantistojn.

Vinisus (Покажи профила) 05 юли 2018, 00:43:26

Antaŭlonge mi konis kelkajn persone, sed nuntempe nur per Skajpo. Rilate al lernado vi pravas ni devas peni por iri antaŭen, ĉar la tutan Esperanton neniu konas; la afero dekomence ŝajnas simpla, sed ĝi estas nur ŝajna. ridulo.gif

La ulo post mi baldaŭ fariĝos fama verkisto en Esperantio (Esperantujo).

Серёга (Покажи профила) 05 юли 2018, 09:12:35

Por okazi iam fama la ulo devas multe verki, tion agadon la ulo tre tre ne ŝatas bedauxrinde.

La ulo post mi baldaŭ skribos ion racian, saĝan.

Vinisus (Покажи профила) 05 юли 2018, 13:20:57

Bedaŭrinde mi ne estas kapabla fari tion. Vi malaperis eble la Monda Pokalo pri Futbalo altiras vian tutan atenton, ĉu? ridulo.gif

La ulo post mi lerte ludas futbalon.

Kantoj14 (Покажи профила) 10 юли 2018, 07:29:28

Ne, mi mallertege ludas futbalon. Mi falas tro ofte.

La ulo post mi ŝatas kanti ĉiutage.

Vinisus (Покажи профила) 10 юли 2018, 23:16:01

Jes, mi amas kanti.

La ulo post mi multe biciklas.

Kelli (Покажи профила) 12 юли 2018, 12:15:12

Ne, post mia lasta falo mi jam ne biciklas.

La ulo post mi bone dormas dum la nokto.

Обратно нагоре