Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 14 Maret 2012 15.43.57

Jes, vi pravis, Kelli, sed nun mi denove estas hejme.

La ulo post mi ne havas multe da tempo hodiaŭ.

dobri (Tunjukkan profil) 14 Maret 2012 16.23.04

Jes, mi nur malofte havas sufiĉe da libera tempo. Kutime mi ne kapablas atingi ĉion planatan.

La ulo post mi preparas vespermanĝon eĉ por sia edzino.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 07.51.30

Ne, mi ne faris tiun hieraŭ, ĉar mi havis grupvesperon.

La ulo post mi ĝojas pro la bona vetero hodiaŭ.

dobri (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 14.41.35

Jes, ĉar fine aperis la suno.

La ulo post mi serĉas laboron por sia filo.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 16.52.39

Ne, mia filo havas laboron.

La ulo post mi amas hundojn, sed li ne havas hundon.

dobri (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 18.31.11

Jes, mi ĉiam ŝatis hundojn, tamen mi havas neniun.

La ulo post mi havas hejme modelon de fervoja trako.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 18.50.37

Ne, bedaŭrinde, mi ne havas.

La ulo post mi havas pli novan televidilon ol mi, mia televidilo havas 18 jarojn kaj funkcias bone.

vincas (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 18.55.32

Jes, mia televidilo havas ĉirkaŭ 8 jarojn,

La ulo sub mi pensas kian libron li devus tralegi.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 19.06.07

Jes, vi pravas, mi havas plu ol du librojn.

La ulo post mi hodiaŭ laboris en sia ĝardeno.

dobri (Tunjukkan profil) 15 Maret 2012 20.07.02

Ne, tio atendas min morgaŭ.

La ulo post mi pasintjare libertempis eksterlande.

Kembali ke atas