Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:13:33

Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:30:22

Bedaŭrinde ne, mi morgaŭ havas alian planon. Mia filo festos sian naskiĝtagon.

La ulo post mi morgaŭ vizitos malnovan amikon en la malsanejo.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:30:22

Ne, Ratkaptisto, sed mi iros rigardi promenon per ŝipetoj tra rivero.

La ulo post mi volas ŝanĝi ion en sia vivo kaj ne scias kiel fari tion.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:32:09

Mi ne volas ŝanĝi ion.

La ulo post mi morgaŭ veturos al la maro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:33:09

dobri:Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.
Kiam estos tiu tago?

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:35:32

Ne,mi ne veturos al la maro sed jes al rivero.

La ulo post mi havas plurajn gefilojn.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-16 20:38:02

ratkaptisto:
dobri:Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.
Kiam estos tiu tago?
Ratkaptisto la Internacia virina tago estas je 8a de marto.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-16 21:28:38

Ne, mi havas nur 3 filojn.

La ulo post mi amas la vivon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-16 22:12:04

Jes, mi amas la vivon, la vinon kaj la virinojn.

La ulo sub mi nun jam dormas.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-16 23:07:25

Mi tuj dormos, kiam mi finos skribi ĉi tiun mesaĝon.

La ulo sub mi trinkas multe da biero dum la semajnfinoj

Reen al la supro