Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

dobri (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:13:33

Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.

ratkaptisto (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:30:22

Bedaŭrinde ne, mi morgaŭ havas alian planon. Mia filo festos sian naskiĝtagon.

La ulo post mi morgaŭ vizitos malnovan amikon en la malsanejo.

Kelli (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:30:22

Ne, Ratkaptisto, sed mi iros rigardi promenon per ŝipetoj tra rivero.

La ulo post mi volas ŝanĝi ion en sia vivo kaj ne scias kiel fari tion.

ratkaptisto (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:32:09

Mi ne volas ŝanĝi ion.

La ulo post mi morgaŭ veturos al la maro.

ratkaptisto (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:33:09

dobri:Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.
Kiam estos tiu tago?

Kelli (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:35:32

Ne,mi ne veturos al la maro sed jes al rivero.

La ulo post mi havas plurajn gefilojn.

Kelli (Profiel tonen) 16 maart 2012 20:38:02

ratkaptisto:
dobri:Mi aĉetis florojn okaze de Internacia virina tago, tial mi ne emas alkutimigi mian edzinon al tro ofta ricevado de floroj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos al montaro por skisemajno.
Kiam estos tiu tago?
Ratkaptisto la Internacia virina tago estas je 8a de marto.

dobri (Profiel tonen) 16 maart 2012 21:28:38

Ne, mi havas nur 3 filojn.

La ulo post mi amas la vivon.

ratkaptisto (Profiel tonen) 16 maart 2012 22:12:04

Jes, mi amas la vivon, la vinon kaj la virinojn.

La ulo sub mi nun jam dormas.

Uralo (Profiel tonen) 16 maart 2012 23:07:25

Mi tuj dormos, kiam mi finos skribi ĉi tiun mesaĝon.

La ulo sub mi trinkas multe da biero dum la semajnfinoj

Terug naar boven