본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 15일 오후 9:07:11

Jes, mi estis en Danujo.

La ulo post mi tre interesiĝas por piedpilko.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 15일 오후 9:23:31

Dum juneco ni estis zelotoj de diversaj sportkluboj. Nun mi spektas sporton iam en televido, tamen piedpilkon nur malofte.

La ulo post mi ĉiutage biciklis al sia lernejo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오전 7:15:28

Jes, la biciklado ne estas nur mia hobio sed ankaŭ mia veturilo.

La ulo post mi ne havas bicklon.

Uralo (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오전 11:03:00

Mi ja havas biciklon, sed mi preferas uzi la publikan transporton.

La ulo sub mi malamas publikan transporton.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 1:30:37

Jes aŭ ne, por mi estas grava, ke mi sportas kaj sparas monon.

La ulo sub mi ĉiutage legas la gazeton.

Uralo (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 1:50:14

Mi ĉiutage legas gazeton en la interreto.

La ulo sub mi havas dombeston.

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 3:32:37

Dombeston mi ne havas. Por urba loĝejo pli konvenas homoj ol bestoj.

La ulo post mi dum sia infanaĝo paŝtis bovinojn.

Uralo (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 4:42:58

Mi ne mem faris tion. Sed kelkaj lernejamikoj de mi ja faris tion, ĉar ili loĝas en bieno.

La ulo sub mi havas ĉarma(j)n infano(j)n

dobri (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 4:51:28

Jes kaj precipe la genepojn!

La ulo post mi ŝatas pentraĵojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 3월 16일 오후 7:58:28

Jes ..., mi ŝatas. Sed sen pentraĵojn la vivo ankaŭ estus bela.

La ulo post mi volos aĉeti morgaŭ florojn por sia edzino. rideto.gif

다시 위로