Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

La ulo sub mi

от sjheiss, 20 март 2010

Съобщения: 5918

Език: Esperanto

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 08:01:11

Ne, ne multe, sed iom, ĉar mi partoprenos ĉe festo.

La ulo sub mi havas belan biciklon kaj biciklas dum la semajnfino.

Kelli (Покажи профила) 17 март 2012, 11:34:46

Ne, iam, dum bicikla promeno, mi falis sur aŭto do post tio mi neniam pli biciklis.

La ulo sub mi alpruntedonos sian fotilon dum la semajnfino.

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 12:39:27

Ne, mi ne alpruntas mian fotilon.

La ulo post mi havas belan ruĝan aŭton.

Drafter (Покажи профила) 17 март 2012, 13:49:44

Ne, mi tute ne havas aŭton. Mi estas principa vojiranto ridulo.gif.

La ulo post mi povas formanĝi tri limonojn samtempe.

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 14:15:59

Ne, mi ne havas tiun kapablon.

La ulo post mi volos dormi morgaŭ la tuta tago.

Kelli (Покажи профила) 17 март 2012, 16:47:53

Ne, mi ne ŝatas multe dormi, ĉar mi preferas ĝui la tagon.

La ulo post mi devas labori morgaŭ

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 17:28:40

Ne, mi ne devos labori morgaŭ nur mia persona laboro.

La ulo sub mi nun baldaŭ vespermanĝos.

Kelli (Покажи профила) 17 март 2012, 17:54:19

Ne,nun estas 14:55 horoj, multe frue por vespermanĝi, sed hodiaŭ mi profitos por nur lunĉi.

La ulo sub mi atendas iun.

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 17:57:28

Ĉi tie nun estas 18:56 horo kaj tempo por vespermanĝo.

ratkaptisto (Покажи профила) 17 март 2012, 17:59:51

Ne, mi ne atendos iun, mi havas inviton por naskiĝtago de mia filo kaj mi baldaŭ festos en proksima urbo.

La ulo sub mi ĝuos la sunon.

Обратно нагоре