Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-26 14:13:59

Ne. Kvankam la temperaturo altiĝas, la akvo estas daŭre malvarma.

La ulo post mi volas bicikli dum la tuta tago (de unu restoracio al la alia).

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-27 09:23:35

Jes, mi biciklis hieraŭ preskaŭ la tuta tago, sed ne de unu restoracio al la alia.

La ulo post mi volonte manĝas rostkolbasojn.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:12:31

Jes, jes! Germanaj rostkolbasoj estas bongustegaj!

La ulo sub mi povas kuiri bone.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-27 15:55:46

Certe mi povus, tamen mi ne kapablas!

La ulo post mi bone tagmanĝis, tamen denove li malsatas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-27 20:20:11

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ne fastas en tiuj monatoj.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-28 08:25:11

Ne, ne. Fasti malsatigas min.

La ulo sub mi ne loĝas en Nederlando, tamen li konas kelkajn nederlandajn vortojn.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-28 10:57:07

Ne, bedaŭrinde mi konas neniun nederlandan vorton.

La ulo post mi komencos novan ludon per reto.

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-28 14:55:03

Ne, mi ne povas fari bonajn ludojn per interreto.

La ulo sub mi ŝatas spekti la televidilon.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-28 15:10:44

Jes, mi ŝatas tion, precipe kiam temas pri iu kvizo.

La ulo post mi ofte priflaras florojn.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-28 15:25:04

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiam trovas novajn librojn por aĉeti.

Reen al la supro