Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 26 martie 2012, 14:13:59

Ne. Kvankam la temperaturo altiĝas, la akvo estas daŭre malvarma.

La ulo post mi volas bicikli dum la tuta tago (de unu restoracio al la alia).

ratkaptisto (Arată profil) 27 martie 2012, 09:23:35

Jes, mi biciklis hieraŭ preskaŭ la tuta tago, sed ne de unu restoracio al la alia.

La ulo post mi volonte manĝas rostkolbasojn.

Uralo (Arată profil) 27 martie 2012, 11:12:31

Jes, jes! Germanaj rostkolbasoj estas bongustegaj!

La ulo sub mi povas kuiri bone.

dobri (Arată profil) 27 martie 2012, 15:55:46

Certe mi povus, tamen mi ne kapablas!

La ulo post mi bone tagmanĝis, tamen denove li malsatas.

ratkaptisto (Arată profil) 27 martie 2012, 20:20:11

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ne fastas en tiuj monatoj.

Uralo (Arată profil) 28 martie 2012, 08:25:11

Ne, ne. Fasti malsatigas min.

La ulo sub mi ne loĝas en Nederlando, tamen li konas kelkajn nederlandajn vortojn.

Kelli (Arată profil) 28 martie 2012, 10:57:07

Ne, bedaŭrinde mi konas neniun nederlandan vorton.

La ulo post mi komencos novan ludon per reto.

Uralo (Arată profil) 28 martie 2012, 14:55:03

Ne, mi ne povas fari bonajn ludojn per interreto.

La ulo sub mi ŝatas spekti la televidilon.

dobri (Arată profil) 28 martie 2012, 15:10:44

Jes, mi ŝatas tion, precipe kiam temas pri iu kvizo.

La ulo post mi ofte priflaras florojn.

Kelli (Arată profil) 28 martie 2012, 15:25:04

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiam trovas novajn librojn por aĉeti.

Înapoi mai sus