Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 19:37:05

Ne, mi ne prenas pilolojn.

La ulo post mi kolektas poŝtmarkojn.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 19:37:51

Jes, certe ke mi hodiaŭ prenis pilolon por ĉesi mian kapdoloron.

La ulo sub mi hodiaŭ estis kulturanta legomojn.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 22:52:07

Kulturi legomojn estas pli taŭga por mia avo. Li havas sian propran legomĝardenon. Sed mi ne scias, ĉu li estis tie hodiaŭ.

La ulo sub mi malofte manĝas legomojn.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-04 23:54:06

Ne, ĝi ne estas la vero, ĉar mi ĉiuj tagoj manĝas legomojn. Mi estas vegetarano, do al mi ofte ŝatas manĝi legomojn. rideto.gif

La ulo sub mi ŝatas babili pere la babilejo de lernu, kaj dank' al tiu babilejo, li konas multajn homojn el la tuta mondo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 09:07:23

Mi ne ofte uzas la babilejo, sed mi ofte skribas ĉi tie en la forumo. Mi konas multajn homojn de diversaj renkontiĝo el la tuta mondo.

La ulo post mi vizitos siajn amikojn dum pasko.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 10:26:43

Dum pasko mi ne vizitos miajn geamikojn ĉar mi havas labori, sed ili vizitos min kelkan tagon.

La ulo post mi ŝatas legi librojn pri historio kaj sciencficio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 13:25:15

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas belan aŭton.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 14:25:35

Dependas de kio estas bela por vi, mia aŭto estas malgranda kaj ruĝa, kaj mi opinias ĝin tre bela. La ulo post mi manĝos multe da ĉokolado dum la Paskon.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 15:49:04

Jes, mi ŝategas ĉokoladon. Kaj dum Pasko mi manĝas multe da ĝi.

La ulo sub mi ofte manĝas pastaĵon.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-05 16:22:22

Jes, mi ŝatas pastaĵojn.

La ulo post mi hodiaŭ matene preterdormis.

Reen al la supro