Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 13:52:55

Jes, krom LERNU mi ĉeestas ankaŭ en Ipernity, Vikipedio kaj Edukado.net.

La ulo post mi iam paŝtis anserojn.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 18:01:13

Mi certe paŝtis anseron iam, sed tio estas antaŭ tiel longa, ke mi ne povas memorigi tion.

La ulo sub mi fumas.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 18:06:09

Ne, feliĉe mi neniam fumis.

La ulo post mi ŝatas resti solan?

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 19:38:53

Ne, mi ne ŝatas resti sola, mi ŝatas miajn kunulojn almenaŭ mian familion.

La ulo post mi ofte ŝerce provokas.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 19:54:54

Ne, mi ne, kelkfoje mi demandas pri miaj propraj duboj aŭ aferoj kiujn mi reale ŝatus scii.

La ulo post mi jam havis grandajn ŝanĝojn dum sia vivo.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 20:13:01

Jes, ĉar mi edziĝis, poste ankaŭ transloĝiĝis; tio estis miaj grandaj ŝanĝoj.

La ulo post mi ĉiutage alveturadis al sia laboro.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 12:17:03

Ne, ne ĉiam, ĉar parto de mia laboro mi povas fari hejmen.

La ulo post mi ĉiam havas plurajn aferojn por fari lunde

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 15:22:06

Ne nur lunde, ĉiutage!

La ulo post mi parkas sian aŭton malproksime de la loĝejo.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 17:59:10

Ne ĉiam, mi parkas mian aŭton ĉiam en loko pli facila por tio, ke mi ne multe ŝatas stiri rideto.gif

La ulo post mi ŝatas bonmanĝi sed ne ĉiam ŝatas kuiri.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-02 18:42:14

Certe ne; mi estas kuirema okulumo.gif

La ulo sub mi havas inteligentan poŝtelefonon.

Reen al la supro