Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Uralo (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:48:21

Jes, mi biciklis unu horo hodiaŭ, kaj tio lacigis min.

La ulo sub mi havas pentraĵojn ĉe la muroj en sia domo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-30 19:57:44

Mi nur havas bildojn kaj fotojn ĉe la muroj en mia domo sed ne grandvaloraj pentraĵojn.

La ulo post mi havas belan biciklon kaj biciklas ofte.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-30 20:57:47

Ne, mi nur havas biciklon por fari gimnastikon kaj nun mi jam ne uzas ĝin ofte, bedaŭrinde.

La ulo post mi ricevos malinteresajn vizitantojn nokte.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-31 07:49:27

Ne, mi ne ricevis kaj ankaŭ ne ricevos vizitantojn nokte.

La ulo sub mi havas belan planon por la semajnfino.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-31 08:29:33

Jes, mi planis bicikladon kun familianoj, bedaŭrinde la vetero malhelpas tion.

La ulo post mi neniam subakviĝis kun skafandro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-31 09:46:18

Jes, vi pravas, mi neniam havis la ŝancon kaj ankaŭ mi timetas.

La ulo sub mi hodiaŭ kaj morgaŭ manĝos belan torton.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-31 10:59:56

Ne, la torto mankas al ni, tamen estas promesita pomrulaĵo por nia bongusto.

La ulo post mi ĵus rideksplodis.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-31 11:09:46

Jes,vi pravas ke mi ĉiam multe ridetas, ridas kaj rideksplodas.

La ulo post mi havas plurajn aferojn por fari hodiaŭ kaj ne scias kiel komenci.

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 10:39:57

Tio estas tute vera! Mi nepre devas fini hejmotaskon por morgaŭ...

La ulo sub mi estas laca pro troega interretumado, tamen ne volas forlasi la komputilon.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-01 13:01:35

Vi pravas,kelkfoje estas tre malfacila al mi foriĝi el mia komputilo.

rideto.gif

La ulo post mi havas plurajn profilojn en pluraj retejoj.

Reen al la supro