目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

Uralo (プロフィールを表示) 2012年3月30日 19:48:21

Jes, mi biciklis unu horo hodiaŭ, kaj tio lacigis min.

La ulo sub mi havas pentraĵojn ĉe la muroj en sia domo.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年3月30日 19:57:44

Mi nur havas bildojn kaj fotojn ĉe la muroj en mia domo sed ne grandvaloraj pentraĵojn.

La ulo post mi havas belan biciklon kaj biciklas ofte.

Kelli (プロフィールを表示) 2012年3月30日 20:57:47

Ne, mi nur havas biciklon por fari gimnastikon kaj nun mi jam ne uzas ĝin ofte, bedaŭrinde.

La ulo post mi ricevos malinteresajn vizitantojn nokte.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年3月31日 7:49:27

Ne, mi ne ricevis kaj ankaŭ ne ricevos vizitantojn nokte.

La ulo sub mi havas belan planon por la semajnfino.

dobri (プロフィールを表示) 2012年3月31日 8:29:33

Jes, mi planis bicikladon kun familianoj, bedaŭrinde la vetero malhelpas tion.

La ulo post mi neniam subakviĝis kun skafandro.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年3月31日 9:46:18

Jes, vi pravas, mi neniam havis la ŝancon kaj ankaŭ mi timetas.

La ulo sub mi hodiaŭ kaj morgaŭ manĝos belan torton.

dobri (プロフィールを表示) 2012年3月31日 10:59:56

Ne, la torto mankas al ni, tamen estas promesita pomrulaĵo por nia bongusto.

La ulo post mi ĵus rideksplodis.

Kelli (プロフィールを表示) 2012年3月31日 11:09:46

Jes,vi pravas ke mi ĉiam multe ridetas, ridas kaj rideksplodas.

La ulo post mi havas plurajn aferojn por fari hodiaŭ kaj ne scias kiel komenci.

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2012年4月1日 10:39:57

Tio estas tute vera! Mi nepre devas fini hejmotaskon por morgaŭ...

La ulo sub mi estas laca pro troega interretumado, tamen ne volas forlasi la komputilon.

Kelli (プロフィールを表示) 2012年4月1日 13:01:35

Vi pravas,kelkfoje estas tre malfacila al mi foriĝi el mia komputilo.

rideto.gif

La ulo post mi havas plurajn profilojn en pluraj retejoj.

先頭にもどる