İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

zaratustro (Profili görüntüle) 5 Nisan 2012 23:13:44

Ne, mi ne konas iun azian lingvon, sed ŝategus min koni almenaŭ la ĉina.

La ulo sub mi antaŭ kelkaj jaroj skribis libron.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 07:43:46

Jes, vi pravas, mi skribis kelkaj librojn.

La ulo post mi ofte ridegas.

Kelli (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 11:36:53

Vi pravas, mi multe ŝatas ridegi kaj ĉiam trovas motivojn pro tio.

La ulo post mi planas fari mirindan vojaĝon.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 13:22:33

Jes, vi pravas, mi vojaĝos en la venonta semajno, ne malproksima vojaĝo, sed por du semajno.

La ulo post mi pli multe legas gazetojn ol librojn.

dobri (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 13:45:52

Ne, mi malmulte legas la gazetojn.

La ulo post mi kapablas labori kun stebmaŝino.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 14:42:42

Ne, mi ne kapablas tiun, sed mia bopatrino havis multe da kapablkun stemaŝino.

La ulo sub mi regardis hodiaŭ ofte sur la termometro kaj miris pro la malalta temperaturo.

Uralo (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 16:41:13

Jes, hodiaŭ mi eliris la domo sen surtuto. Tuj poste mi bedaŭris ke mi faris tion.

La ulo sub mi kaŝas multe da ovoj dum Pasko.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 16:50:04

Ne, mi ne kaŝas multe da ovo. Miaj infanoj estas jam plenkreskaj. Mia edzino kaj mi decidis, ke ili ricevos malgrandajn donacojn, kiuj ili trovos sur la tablo.

La ulo post mi vojaĝos en la venontaj monatoj al Germanio.

Kelli (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 18:27:01

Ne, mi ne scias la kialon, sed dum tiu momento mi ne havas volon por vojaĝi.

La ulo post mi decidiĝis ne manĝi ĉokoladajn ovojn dum tiun Paskon,ĉar li ne volas grasiĝi.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 6 Nisan 2012 18:47:53

Jes, tiu estas korekta, sed ... mi manĝos iom.

La ulo post mi volonte trinkas teon sed dum pasko ankaŭ vinon.

Başa geri dön