Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:13:59

Jes, mi ĉiam volonte trinkas teon, sed ankaŭ ne,ĉar mi neniam drinkas.

La ulo post mi havas bonegajn memorojn pri via infaneco dum la Pasko.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:15:35

Jes, tio veras.

La ulo post mi volonte ludas kun siaj posteuloj.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:19:05

Ankaŭ ne pli ĉar nuntempe miaj posteuloj ŝatas ludi aliajn malsimilajn ludojn.

La ulo post mi multe ŝatas ludi.

dobri (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:23:12

Laŭ mia opinio ĉiu homo ŝatas ludadon. Ankaŭ mi.

La ulo post mi abituriente ekzameniĝis antaŭ multaj jaroj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:29:55

Jes, vi pravas.

La ulo post mi konas la vorton CERVEZA de la hispana lingvo.

zaratustro (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 19:38:47

jes , mi konas la vorton "cerveza· de la hispana lingvo, ĉar tie ĉi en Hispanio multaj homoj trinkas bieron.

La ulo post mi ŝatas trinki infuzaĵojn por plibonigi sian sanon.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 20:18:54

Bone, mi kutimas trinki verdan teon ĉiutage, ĉar mi kredas ke ĝi estas bonega por la sano.

La ulo post mi devas rekomenci fari gimnastikon.

Uralo (Montri la profilon) 2012-aprilo-06 21:51:11

Tio ne estas necesa. Mi biciklas jam sufiĉe.

La ulo sub mi havas nekutiman veturilon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-aprilo-07 08:34:12

Jes, uralo, mi havas unuciklon.

La ulo sub mi planas la partoprenon ĉe paskofajro.

Kelli (Montri la profilon) 2012-aprilo-07 11:39:02

Ne, mi ne partoprenos paskofajron. Mi nur planas restos trankvile hejmen kaj deziros feliĉan Paskon al miaj geamikoj perrete.

La ulo post mi havos ĝojan Paskan dimanĉon morgaŭ.

Reen al la supro