לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

Kelli (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:13:59

Jes, mi ĉiam volonte trinkas teon, sed ankaŭ ne,ĉar mi neniam drinkas.

La ulo post mi havas bonegajn memorojn pri via infaneco dum la Pasko.

dobri (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:15:35

Jes, tio veras.

La ulo post mi volonte ludas kun siaj posteuloj.

Kelli (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:19:05

Ankaŭ ne pli ĉar nuntempe miaj posteuloj ŝatas ludi aliajn malsimilajn ludojn.

La ulo post mi multe ŝatas ludi.

dobri (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:23:12

Laŭ mia opinio ĉiu homo ŝatas ludadon. Ankaŭ mi.

La ulo post mi abituriente ekzameniĝis antaŭ multaj jaroj.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:29:55

Jes, vi pravas.

La ulo post mi konas la vorton CERVEZA de la hispana lingvo.

zaratustro (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 19:38:47

jes , mi konas la vorton "cerveza· de la hispana lingvo, ĉar tie ĉi en Hispanio multaj homoj trinkas bieron.

La ulo post mi ŝatas trinki infuzaĵojn por plibonigi sian sanon.

Kelli (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 20:18:54

Bone, mi kutimas trinki verdan teon ĉiutage, ĉar mi kredas ke ĝi estas bonega por la sano.

La ulo post mi devas rekomenci fari gimnastikon.

Uralo (הצגת פרופיל) 6 באפריל 2012, 21:51:11

Tio ne estas necesa. Mi biciklas jam sufiĉe.

La ulo sub mi havas nekutiman veturilon.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 7 באפריל 2012, 08:34:12

Jes, uralo, mi havas unuciklon.

La ulo sub mi planas la partoprenon ĉe paskofajro.

Kelli (הצגת פרופיל) 7 באפריל 2012, 11:39:02

Ne, mi ne partoprenos paskofajron. Mi nur planas restos trankvile hejmen kaj deziros feliĉan Paskon al miaj geamikoj perrete.

La ulo post mi havos ĝojan Paskan dimanĉon morgaŭ.

לראש הדף