Mesaĝoj: 24
Lingvo: Esperanto
KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-marto-23 15:45:32
darkweasel:Mi estis kurioza kaj mi ŝatis la ideon de internacia lingvo.Vershajne vin kaj min almenau iuj homoj opinias kuriozaj, sed ofte junulojn motivigas scivolemo kaj idealismo.
darkweasel:Ĉar min ĝenerale interesas fremdaj lingvoj, mi ekfaris iujn kursojn kaj iom post iom proprigis scion de la lingvo.Mi unue eksciis pri Esperanto el germana libro (supozeble precipe celanta knabojn) pri lingvaj sekretoj kaj sekretaj lingvoj (!).
Sed mi ankau entuziasme legis sciencfikciajhojn kaj iam malkovris, ke en iuj romanoj de Harry HARRISON la fina venko ja jam okazis.
Mi serchadis kaj fine trovis en librovendejo poshvortaron Esperanto-germanan (eldonita en GDR!).
Iom poste en butiko specialighinta pri fremdlingvoj mi eksciis pri "Mia amata Esperanto" de Rikardo SHULCO, mendis kaj fine akiris ghin.
Per tiu verko komencighis la iom post iom lausistema privata meminstruado de tiam 14-jara gimnaziano, kiu publike jam lernis la anglan kaj latinan lingvojn, baldau krome la francan.
Nun mi estas ekmezaghulo, sed malgrau pluraj krizoj jam dum pli ol tri jardekoj ne sukcesis kabei.
Kolonjano
tipodesegnisto (Montri la profilon) 2010-marto-23 16:53:38
KoLonJaNo: ... meminstruado de tiam 14-jara gimnaziano, kiu publike jam lernis la anglan kaj latinan lingvojn, baldau krome la francan. —KolonjanoHa! Dankon, Kolonjano, pro tiu historio. La mia estas simila. Mi ankaŭ memlernis Esperanton kiam 14-jara, kaj ankaŭ studis gimnazie la francan (3 jarojn), kaj po unu jaro: la latinan, la hispanan, kaj la germanan. Malsimile, mi estas nun postmezaĝulo.
Nu, neniam 'kabeu'! (Mi ne ŝatas tiun vorton, sed ...) Mi ekkomprenas kial oni forlasus la movadon, sed mi ne faros tion, kaj mi esperas ke ankaŭ vi ne faros.
—Jason (@typedesigner ĉe Twitter)
walkingonthesun (Montri la profilon) 2010-marto-23 17:09:04
hans (Montri la profilon) 2010-marto-23 21:02:06
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-24 16:19:30
Mi povas skribi kaj korespondi kun kelkaj amjkoj esperante. Do bedaŭrinde la ebleco pri konversi, babili per rekta parolo estas kvazaŭ nula.
AlfRoland (Montri la profilon) 2010-marto-24 19:14:30
Eddycgn:Mi lernas por pasio por lingvoj.Provu Skajpon!
Mi povas skribi kaj korespondi kun kelkaj amjkoj esperante. Do bedaŭrinde la ebleco pri konversi, babili per rekta parolo estas kvazaŭ nula.
Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-marto-24 23:36:37
Pro rajtoj de homoj,
pro rajtoj de socio,
pro rajtoj de naturo,
pro rajtoj de estontuloj.
2.
Pro ĉio cetera
Bodolsog (Montri la profilon) 2010-marto-28 03:05:28
Nuntempe, kvin jaroj post mia fino de lernejo - mi reeklernis Esperanton, ĉar ĉi tio lingvo havas iu ĉarmo. Ĝi fascinas min.
rabhiuz (Montri la profilon) 2010-marto-30 03:24:40
Do, mia motivo estis perversa: mi eklernis Esperanton esperante ke ne multaj aliaj personoj lernus la lingvon.
horsto (Montri la profilon) 2010-marto-30 15:44:19
rabhiuz:Aŭ, pli precize: Vi lernis Esperanton por ke neniu komprenu vin.
Do, mia motivo estis perversa: mi eklernis Esperanton esperante ke ne multaj aliaj personoj lernus la lingvon.