Vai all’indice

Kial vi eklernis Esperanton?

di zan, 21 marzo 2010

Messaggi: 24

Lingua: Esperanto

KoLonJaNo (Mostra il profilo) 23 marzo 2010 15:45:32

Saluton!

darkweasel:Mi estis kurioza kaj mi ŝatis la ideon de internacia lingvo.
Vershajne vin kaj min almenau iuj homoj opinias kuriozaj, sed ofte junulojn motivigas scivolemo kaj idealismo. rideto.gif

darkweasel:Ĉar min ĝenerale interesas fremdaj lingvoj, mi ekfaris iujn kursojn kaj iom post iom proprigis scion de la lingvo.
Mi unue eksciis pri Esperanto el germana libro (supozeble precipe celanta knabojn) pri lingvaj sekretoj kaj sekretaj lingvoj (!). okulumo.gif

Sed mi ankau entuziasme legis sciencfikciajhojn kaj iam malkovris, ke en iuj romanoj de Harry HARRISON la fina venko ja jam okazis. shoko.gif

Mi serchadis kaj fine trovis en librovendejo poshvortaron Esperanto-germanan (eldonita en GDR!).

Iom poste en butiko specialighinta pri fremdlingvoj mi eksciis pri "Mia amata Esperanto" de Rikardo SHULCO, mendis kaj fine akiris ghin.

Per tiu verko komencighis la iom post iom lausistema privata meminstruado de tiam 14-jara gimnaziano, kiu publike jam lernis la anglan kaj latinan lingvojn, baldau krome la francan.

Nun mi estas ekmezaghulo, sed malgrau pluraj krizoj jam dum pli ol tri jardekoj ne sukcesis kabei. okulumo.gif

Kolonjano

tipodesegnisto (Mostra il profilo) 23 marzo 2010 16:53:38

KoLonJaNo: ... meminstruado de tiam 14-jara gimnaziano, kiu publike jam lernis la anglan kaj latinan lingvojn, baldau krome la francan. —Kolonjano
Ha! Dankon, Kolonjano, pro tiu historio. La mia estas simila. Mi ankaŭ memlernis Esperanton kiam 14-jara, kaj ankaŭ studis gimnazie la francan (3 jarojn), kaj po unu jaro: la latinan, la hispanan, kaj la germanan. Malsimile, mi estas nun postmezaĝulo. okulumo.gif

Nu, neniam 'kabeu'! (Mi ne ŝatas tiun vorton, sed ...) Mi ekkomprenas kial oni forlasus la movadon, sed mi ne faros tion, kaj mi esperas ke ankaŭ vi ne faros.

—Jason (@typedesigner ĉe Twitter)

walkingonthesun (Mostra il profilo) 23 marzo 2010 17:09:04

Mi eklernis Esperanton ĉar ĝi estas interesa. La pasporta servo ankaŭ ŝajnas bona. lango.gif

hans (Mostra il profilo) 23 marzo 2010 21:02:06

Mia edzino parolas ĝin jam longe kaj ni partoprenas familia kunvenojn kaj havas kunajn konatulojn...Ni volas edsperantigi ankaŭ niajn infanojn. Mi eklernis esperanton pro scivoleco, kaj poste mi estis pli kaj pli surprizita pro ĝia simpleco.

Eddycgn (Mostra il profilo) 24 marzo 2010 16:19:30

Mi lernas por pasio por lingvoj.
Mi povas skribi kaj korespondi kun kelkaj amjkoj esperante. Do bedaŭrinde la ebleco pri konversi, babili per rekta parolo estas kvazaŭ nula.

AlfRoland (Mostra il profilo) 24 marzo 2010 19:14:30

Eddycgn:Mi lernas por pasio por lingvoj.
Mi povas skribi kaj korespondi kun kelkaj amjkoj esperante. Do bedaŭrinde la ebleco pri konversi, babili per rekta parolo estas kvazaŭ nula.
Provu Skajpon! sal.gif

Andreo Jankovskij (Mostra il profilo) 24 marzo 2010 23:36:37

1.
Pro rajtoj de homoj,
pro rajtoj de socio,
pro rajtoj de naturo,
pro rajtoj de estontuloj.

2.
Pro ĉio cetera lango.gif

Bodolsog (Mostra il profilo) 28 marzo 2010 03:05:28

Kiam mi estis en lernejo mia kolego eklernis Esperanton. Esperanto - la ideo, tono kaj eblecaj, kia ĉi tiu lingvo devas fascinis min. Mi ankaŭ eklernis. Sed mallonge. Mi nuntempe ne scias kial.

Nuntempe, kvin jaroj post mia fino de lernejo - mi reeklernis Esperanton, ĉar ĉi tio lingvo havas iu ĉarmo. Ĝi fascinas min.

rabhiuz (Mostra il profilo) 30 marzo 2010 03:24:40

Mi eklernis Esperanton pro nekutima kialo: mi volis skribi taglibron kiun aliaj personoj ne povus legi. Mi povus skribi ĉifran komputilan dosieron, sed me volis skribi plume. Mi decidis lerni Esperanton ĉar oni povas lerni la lingvon facile kaj rapide, sed mi konis neniun kiu parolis Esperanton.

Do, mia motivo estis perversa: mi eklernis Esperanton esperante ke ne multaj aliaj personoj lernus la lingvon.

horsto (Mostra il profilo) 30 marzo 2010 15:44:19

rabhiuz:
Do, mia motivo estis perversa: mi eklernis Esperanton esperante ke ne multaj aliaj personoj lernus la lingvon.
Aŭ, pli precize: Vi lernis Esperanton por ke neniu komprenu vin. demando.gif

Torna all’inizio