Al la enhavo

Sana reformo

de Eddycgn, 2010-marto-21

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-21 20:03:40

Kion vi pensas pri la sanitara reformo de Obama en Usono?

Rogir (Montri la profilon) 2010-marto-21 20:08:58

Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-21 20:19:44

Rogir:Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.
Te laat.. tro malfrue, mi ne povas plu korekti

Espi (Montri la profilon) 2010-marto-21 20:28:54

Saluton,

mi ne kapablas prijuĝi la nunan staton de usona sanitara sistemo, ĉar mi ne havas iun rilaton al Usono.
Mi opinias, ke pri ebla reformo devas decidi la usonanoj.
Sed, kion oni aŭdis, reformo estu necesa.
Ni nur povas rigardi kaj atendi, kio okazos.

Amike
Klaus-Peter

Miland (Montri la profilon) 2010-marto-21 23:15:43

Mi esperas ke Obama sukcesos. Ĉu ne medicinaj bankrotoj estas granda problemo en Usono?

PaulExcoff (Montri la profilon) 2010-marto-22 00:10:24

la asekuraj firmoj estas malbonaj kaj ni devas kontroli ilin. (ankaŭ devas esti publika alternativo por la askeruo)

zan (Montri la profilon) 2010-marto-22 08:50:18

Mi pensas, ke riĉuloj kaj malriĉuloj devus same resaniĝi en hospitalo.
Hodiaŭ ĝi estis dicidita?

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-marto-22 11:05:25

Mi pensas ke multaj aĵoj ŝanĝu en Usono... Sed tio ne facilas por Obama ĉar la kontraŭantoj tre multas!
Kiel Zan, mi pensas ke riĉuloj kaj malriĉuloj saniĝus senpage; Sed ŝajne, ne facilas konstrui tian organizon en Usono.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-marto-22 12:48:06

Mi opinias, ke la reformo estas bona kaj tre necesa afero. Estas (estis) honto, ke la baza sistemo de saneco ne funkcias (por ĉiuj) en Usono.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-22 19:02:26

Mi ne konas la staton de sansistemo en Usono kaj ne scias kio ŝanĝas kun reformo. Sed estas interesa por mi.
Tamen mi havas notojn al sansistemo germana. Eble priparoli ĝin en alia fadeno?

Reen al la supro