לתוכן העניינים

Sana reformo

של Eddycgn, 21 במרץ 2010

הודעות: 31

שפה: Esperanto

Eddycgn (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2010, 20:03:40

Kion vi pensas pri la sanitara reformo de Obama en Usono?

Rogir (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2010, 20:08:58

Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.

Eddycgn (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2010, 20:19:44

Rogir:Vi diru 'ĝi estas ĝusta' aŭ 'ĝi estas malĝusta'.
Te laat.. tro malfrue, mi ne povas plu korekti

Espi (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2010, 20:28:54

Saluton,

mi ne kapablas prijuĝi la nunan staton de usona sanitara sistemo, ĉar mi ne havas iun rilaton al Usono.
Mi opinias, ke pri ebla reformo devas decidi la usonanoj.
Sed, kion oni aŭdis, reformo estu necesa.
Ni nur povas rigardi kaj atendi, kio okazos.

Amike
Klaus-Peter

Miland (הצגת פרופיל) 21 במרץ 2010, 23:15:43

Mi esperas ke Obama sukcesos. Ĉu ne medicinaj bankrotoj estas granda problemo en Usono?

PaulExcoff (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2010, 00:10:24

la asekuraj firmoj estas malbonaj kaj ni devas kontroli ilin. (ankaŭ devas esti publika alternativo por la askeruo)

zan (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2010, 08:50:18

Mi pensas, ke riĉuloj kaj malriĉuloj devus same resaniĝi en hospitalo.
Hodiaŭ ĝi estis dicidita?

mathieubriere (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2010, 11:05:25

Mi pensas ke multaj aĵoj ŝanĝu en Usono... Sed tio ne facilas por Obama ĉar la kontraŭantoj tre multas!
Kiel Zan, mi pensas ke riĉuloj kaj malriĉuloj saniĝus senpage; Sed ŝajne, ne facilas konstrui tian organizon en Usono.

EL_NEBULOSO (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2010, 12:48:06

Mi opinias, ke la reformo estas bona kaj tre necesa afero. Estas (estis) honto, ke la baza sistemo de saneco ne funkcias (por ĉiuj) en Usono.

maratonisto (הצגת פרופיל) 22 במרץ 2010, 19:02:26

Mi ne konas la staton de sansistemo en Usono kaj ne scias kio ŝanĝas kun reformo. Sed estas interesa por mi.
Tamen mi havas notojn al sansistemo germana. Eble priparoli ĝin en alia fadeno?

לראש הדף