לתוכן העניינים

Enketo je religiano

של magnifico94, 23 במרץ 2010

הודעות: 47

שפה: Esperanto

Roberto12 (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2010, 08:16:07

Estas granda problemo kun la listo de opcioj: la nomo "John Frum" ne estas en ĝi! demando.gif

Eddycgn (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2010, 17:52:45

Tiutempe mi tre kompatas la katolikan dion ...
senkulpa.gif

Vilius (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2010, 18:57:23

53% da sendiuloj! Bonege, mi ne estas sola sal.gif

Kurawiri (הצגת פרופיל) 14 באפריל 2010, 20:12:21

Mi estas katoliko, mi respektas kaj kuriozas pri aliaj religioj kaj kredoj. Mi ankaŭ pensas, ke la "dioj" (japan-sence, t.e. "kami-oj" aŭ naturaj fortoj/spiritoj) ekzistas kaj nekontraŭas fundamente la kristanisman fidon.

vincas (הצגת פרופיל) 18 באפריל 2010, 17:31:16

orthohawk:
maratonisto:Kie estas la islamo? En la mondo estas ĉirkaŭ 1.300.000.000 islamanoj.
"ano de alia religio"
Islamo devis esti en la enketo.

vincas (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2010, 09:54:10

Vilius:53% da sendiuloj! Bonege, mi ne estas sola sal.gif
Vi forgesis unu budhanon.
Li/ŝi ankaŭ estas sendiulo rideto.gif

zan (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 00:24:38

vincas:Vi forgesis unu budhanon.
Li/ŝi ankaŭ estas sendiulo rideto.gif
Ĉu vere? Mi kredis, ke budhanoj havas budhismajn diojn. shoko.gif

vincas (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 09:18:44

zan:
vincas:Vi forgesis unu budhanon.
Li/ŝi ankaŭ estas sendiulo rideto.gif
Ĉu vere? Mi kredis, ke budhanoj havas budhismajn diojn. shoko.gif
Mi pensas ke budhismo ne havas dioj, do ĝi estas religio sen dioj, aŭ alie budhismo estas ateisma religio. Ĉu mi pravas?

jchthys (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 16:48:41

Kial ne estas simpla "Kristano" opcio? shoko.gif

Vilius (הצגת פרופיל) 20 באפריל 2010, 18:39:09

vincas:Vi forgesis unu budhanon.
Li/ŝi ankaŭ estas sendiulo rideto.gif
Sub la vordo "budaismo" (aŭ "budhismo", se vi povas Esperante prononci ho sonon post la do rido.gif) estas multe da diversaj branĉoj. Parto de tiuj branĉoj havas koncepton de dioj. Nur eble en alia formo ol kutimaj unudiaj religioj.
Do oni ne povas diri, ke budaismo ĝenerale estas sendia religio.

לראש הדף