Enketo je religiano
viết bởi magnifico94, Ngày 23 tháng 3 năm 2010
Tin nhắn: 47
Nội dung: Esperanto
Vilius (Xem thông tin cá nhân) 18:41:06 Ngày 20 tháng 4 năm 2010
jchthys:Kial ne estas simpla "Kristano" opcio?Kaj kiel Scientologio estas inter religioj, sed ne inter krimaj organizacioj?
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 20:43:02 Ngày 20 tháng 4 năm 2010
Vilius:Bona komento! Do neniu esperantisto...
Kaj kiel Scientologio estas inter religioj, sed ne inter krimaj organizacioj?
zan (Xem thông tin cá nhân) 00:55:12 Ngày 21 tháng 4 năm 2010
Mi legis plej bazan libron pri budaismo. Ŝajnas al mi, la unua budaismo kreita de Sidarto Gotamo pli similas al filozofio ol al religio. Li ne kreis Dion eble ankaŭ nek diojn, kiuj helpas homojn. Posteuloj kreskigis budaismon, kaj naskiĝis diversaj sektoj. Posteuloj tiom respektis Budaon(Sidarto Gotamo), ke Budao fariĝis sama kiel dio. Budao estas ne nur Sidarto Gotamo. Oni pensis, ke estas budaoj en ankaŭ la pasinteco kaj la estonteco (ambaŭ tre malproksimaj). Kaj estas bodisatvoj, kiuj helpas homojn sen fariĝi budao. Kaj en iuj sektoj ankaŭ hinduismaj dioj fariĝis budaismaj dioj.
En japanio sektoj kun multaj dioj estas relative popularaj.
Verŝajne en esperantujo troviĝas veraj budaistoj. Se mi eraras, bonvolu korekti.
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 16:38:46 Ngày 21 tháng 4 năm 2010
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?
gyrus (Xem thông tin cá nhân) 20:40:36 Ngày 21 tháng 4 năm 2010
zan (Xem thông tin cá nhân) 00:48:50 Ngày 22 tháng 4 năm 2010
Eddycgn:@zanTemas pri sansaro(renaskiĝo)?
Ĉu la budhanoj kredas je la reenkarniĝo (plurvivo)?
Budaismo disvastiĝis al diversaj landoj kaj ŝanĝiĝis tie laŭ la kutimo de la loĝantoj. Verŝajne hindoj kaj popoloj, kiujn influis hinda kulturo, kredas je renaskiĝo. Laŭ la libro, kiun mi legis, ĉinoj ne kredis je renaskiĝo. Ĉar ili jam havis propran kulturon, kiam ili eksciis pri budaismo. Japanoj eksciis pri budaismo fare de ĉinoj kaj koreoj, kiujn influis ĉina kulturo. Ĝenerale japanoj(eble eĉ budaistaj japanoj) ne kredas je renaskiĝo. Ĝenerale ni kredas, ke la mortintoj iros al alia mondo. Mi mem kredas, ke post la morto mi fariĝos nenio. Tamen, se karaj homoj mortus, mi volus, ke ili iru al feliĉa mondo.
kimmiekeuh (Xem thông tin cá nhân) 11:58:53 Ngày 26 tháng 4 năm 2010
Ĝi preskaŭ estas insulto! O_O
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
kimmiekeuh (Xem thông tin cá nhân) 12:24:47 Ngày 26 tháng 4 năm 2010
Roberto12:Ni ne forgesu la flugantan spageton monstronHo, interese!
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
Se oni povas kredi en FSM, oni povas kredi en ĈIO!
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
(sed ĝi,... estas mia opinio
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Wilhelm (Xem thông tin cá nhân) 06:12:08 Ngày 27 tháng 4 năm 2010
Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas"
Agnostiko dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne"
kaj
Ignostiko dirus "Mi ne scias kion vi signifas kiam vi diras, 'Dio ekzistas'"
Ho, mi trovis ĝin en Vikipedio! http://eo.wikipedia.org/wiki/Ignostikismo
Sed..
Kulture, mi trovis la biblion riĉa mistero, kiu devas esti solvata. Plenas je interesaĵoj kaj kuriozaĵoj, kiu ĉiam sorĉas min.
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 12:46:58 Ngày 27 tháng 4 năm 2010
Tio kio signifas? Estis mondo ekster la paradizo aŭ antaŭ la biblia kreado?
Aŭ eble la paradizo de Adamo kaj Evo estis nur legendo por tiu popolo, ne konsiderante la eksteran mondon kaj aliajn popolojn?
Varŝajne. Laŭ la biblio la universo estas malnova nur 6000 jaroj. Ni scias nun ke la tero estas malnova plimalpli 4.5 miliardoj da jaroj. La unuaj vivsignoj, solaĉelaj bakterioj formiĝis en la maro antaŭ 3 miliardoj da jaroj.
Adamo estas tre simpata, do li venas tro malfrue.