Więcej

Mi estas novulo

od Konekto, 28 marca 2010

Wpisy: 10

Język: Esperanto

Konekto (Pokaż profil) 28 marca 2010, 06:02:34

Mi estas novulo (to) Esperanto. Bedaŭri mia Esperanto estas malbonega!

Mi estas 22 jaroj kaj mi estas en Usono.
Mi ŝatas pingvenojn... kaj mi estas ŝati Esperanto.

(Sorry if that is butchered at all. I'm not very far into the lessons yet. I hope this is the right place to post an introduction, and practicing Esperanto is good, right? lango.gif)

rideto.gif

Leporino (Pokaż profil) 28 marca 2010, 09:27:00

Bonvenon Konekto!

Mi certas ke vi rapide plibonigos vian Esperanton!

Pingvenoj estas minjonaj sed mi trovas eŭropajn sciurojn eĉ pli minjonaj. okulumo.gif

sal.gif

Eddycgn (Pokaż profil) 28 marca 2010, 11:51:24

saluton!
mi tre ŝatas fokojn...

Eddi

Konekto (Pokaż profil) 28 marca 2010, 19:21:44

Dankon rideto.gif

Mi ŝati la eŭropajn sciurojn kaj la fokojn ankaŭ. Ili estas ĉarmeta.

Estas mia Esperanto malbona? xD

KoLonJaNo (Pokaż profil) 28 marca 2010, 23:00:15

Saluton!

Jen kelkaj senpagaj korektoj okulumo.gif :

Konekto:Mi ŝati la eŭropajn sciurojn kaj la fokojn ankaŭ.
Mi shatas ... kaj ankau ...

au eble tiel:

Ankau mi shatas ...

Konekto:Ili estas ĉarmeta.
... charmetaj.

Konekto:Estas mia Esperanto malbona? xD
Chu mia Esperanto estas ...?

Ghi estas tiel bona, ke mi komprenis, kion vi volis diri. rideto.gif

Kolonjano

Konekto (Pokaż profil) 29 marca 2010, 04:31:46

KoLonJaNo:Saluton!

Jen kelkaj senpagaj korektoj okulumo.gif :

Konekto:Mi ŝati la eŭropajn sciurojn kaj la fokojn ankaŭ.
Mi shatas ... kaj ankau ...

au eble tiel:

Ankau mi shatas ...

Konekto:Ili estas ĉarmeta.
... charmetaj.

Konekto:Estas mia Esperanto malbona? xD
Chu mia Esperanto estas ...?

Ghi estas tiel bona, ke mi komprenis, kion vi volis diri. rideto.gif

Kolonjano
Dankon rideto.gif Mi bezonas ĉiuj helpo mi povas akir!

Espi (Pokaż profil) 29 marca 2010, 09:48:46

Konekto:Dankon rideto.gif Mi bezonas ĉiuj helpo mi povas akir!
Saluton Konekto,

nul problemo. Helpo gravas kaj vi povas lerni kaj lerni.

Rilate al via supra frazo mi skribus.

Mi bezonas ĉiun helpon, kiun mi povas ricevi.

Multajn salutojn kaj amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Pokaż profil) 30 marca 2010, 20:48:08

Mi ankaŭ ŝatas mirmekofagojn (anteaters).
Mi vidis ilin en la zoo. rideto.gif

darkweasel (Pokaż profil) 31 marca 2010, 17:46:46

Saluton, Konekto!
Konekto:Mi estas novulo (to) Esperanto
La angla vorto to Esperante estas al.
Konekto:Bedaŭri mia Esperanto estas malbonega!
Bedaŭrinde. Bedaŭri estas verbo, kiu tradukiĝas al la angla kiel to regretto be sorry. Bedaŭrinde signifas unfortunately - kion vi verŝajne celis.

Konekto:Mi estas 22 jaroj kaj mi estas en Usono.
Mi ne pensas, ke vi efektive estas 22 jaroj (almenaŭ mi neniam parolis al homo, kiu estas iom ajn da jaroj). Mi pensas, ke vi aĝas 22 jarojn.

(En la angla oni ja diras I'm 22 - mallonge por I'm 22 years old, sed tio estas mallogika, ĉar vi ne efektive estas 22 jaroj. En Esperanto, pli logika lingvo, oni diras mi aĝas 22 jarojn.)

Konekto:Mi ŝatas pingvenojn... kaj mi estas ŝati Esperanto.
... kaj mi ŝatas Esperanton
Atentu, ke Esperantaj verboj estas multe pli simplaj ol anglaj verboj!

redakto: KoLonJaNo, ĉu vi povus eble uzi la x-sistemon ĉe lernu!? Ĝi aŭtomate konvertiĝas al veraj supersignoj en la Esperantlingvaj subforumoj, kaj tio certe estas preferinda. (Ne miskomprenu min - ankaŭ mi ne ŝatas la x-sistemon, sed kie estas aŭtomata konvertilo, oni uzu ĝin.)

Dozorca (Pokaż profil) 2 kwietnia 2010, 23:47:20

Saluton Konekto! sal.gif

Wróć do góry