去目錄頁

La Prononco de 'ĉiuj', 'tuj' ktp.

从 Chainy, 2010年3月30日

讯息: 12

语言: Esperanto

zan (显示个人资料) 2010年4月13日上午1:04:02

marcuscf:Ĉu ya, yu, yo ne estas diftongoj? Laŭ la signifo de "diftongo" kiun mi konas, ili estas kreskaj diftongoj, kaj la esperantaj "aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj" estas malkreskaj diftongoj.
Vi precize pravas.

marcuscf:...Tamen, tio ne validas por «tuj» (neniam tŭi nek tuŭi), ...
Mi ne povas diferencigi la sonon inter 'tuj' kaj 'tŭi'. malgajo.gif La kialo povas esti, ke la japana lingvo havas nur kreskajn diftongojn sed ne malkreskajn diftongojn. Mi bezonas ekzerci.

yugary (显示个人资料) 2010年4月19日上午6:00:42

marcuscf:
zan:La japana lingvo ne havas diftongojn.
Ĉu ya, yu, yo ne estas diftongoj? Laŭ la signifo de "diftongo" kiun mi konas, ili estas kreskaj diftongoj, kaj la esperantaj "aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj" estas malkreskaj diftongoj.
Japanoj kaj koreoj ja rigardas tiajn kombinaĵojn kiel diftongojn, sed parolante pri Esperanto, lingvistoj ilin kutime rigardas kiel kunmetaĵojn de duonkonsonanto plus vokalo.

回到上端