La Prononco de 'ĉiuj', 'tuj' ktp.
貼文者: Chainy, 2010年3月30日
訊息: 12
語言: Esperanto
zan (顯示個人資料) 2010年4月13日上午1:04:02
marcuscf:Ĉu ya, yu, yo ne estas diftongoj? Laŭ la signifo de "diftongo" kiun mi konas, ili estas kreskaj diftongoj, kaj la esperantaj "aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj" estas malkreskaj diftongoj.Vi precize pravas.
marcuscf:...Tamen, tio ne validas por «tuj» (neniam tŭi nek tuŭi), ...Mi ne povas diferencigi la sonon inter 'tuj' kaj 'tŭi'. La kialo povas esti, ke la japana lingvo havas nur kreskajn diftongojn sed ne malkreskajn diftongojn. Mi bezonas ekzerci.
yugary (顯示個人資料) 2010年4月19日上午6:00:42
marcuscf:Japanoj kaj koreoj ja rigardas tiajn kombinaĵojn kiel diftongojn, sed parolante pri Esperanto, lingvistoj ilin kutime rigardas kiel kunmetaĵojn de duonkonsonanto plus vokalo.zan:La japana lingvo ne havas diftongojn.Ĉu ya, yu, yo ne estas diftongoj? Laŭ la signifo de "diftongo" kiun mi konas, ili estas kreskaj diftongoj, kaj la esperantaj "aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj" estas malkreskaj diftongoj.