Ku rupapuro rw'ibirimwo

Omaĝo al Francisco Cândido Xavier

ca, kivuye

Ubutumwa 6

ururimi: Esperanto

dombola (Kwerekana umwidondoro) 2 Ndamukiza 2010 22:39:26

Je aprilo 2010 la spiritista brazila komunumo festas la centjaron de naskiĝo de Francisco Cândido Xavier [Fransiskŭ Kandidŭ Ŝavier],nomata Chico Xavier.

Kiel mediumo Chico Xavier psikografiis pli ol kvarcent librojn,precipe diktitaj de sia spirita gvidanto Emmanuel.La homa evoluado estas ilia kampo de laboro.
Lernu pli pri Chico ĉi tie:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Chico_Xavier

Granda nombro da verkoj de li jam estis tradukita al Esperanta lingvo.
kelkajn el ili oni povas senpage elŝuti ĉe la paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio.
Ĝuu!
Jen ligilo:
http://www.febnet.org.br/site/estudos.php?SecPad...

Tre dankon al Chico!

dombola (Kwerekana umwidondoro) 4 Ndamukiza 2010 13:39:38

La duan de aprilo debutis filmo ĉe Brazilo pri la vivo de Chico , en 377 kinejoj de 120 urboj !
Chico estas tre populara kaj amata ĉi tie, eĉ inter nespiritistoj, kaj la publiko tutplenigis la kinĉambrojn.
La filmo de la direktoro Daniel Filho Nomiĝas “Chico Xavier – O Filme”, t.e. Chico Xavier – La Filmo.

Brazilo grandioze kaj ĝoje riverencas sian favorkoran kaj plenluman filon!

Vi estas invitata al antaŭfilmo kun subtitoloj esperante:

http://www.youtube.com/watch?v=P0gW8bcT1NY

dombola (Kwerekana umwidondoro) 15 Nyandagaro 2010 01:22:44

Ĉu vi iam imagis vivon post vivo?

Kiel ĝi estus?

La Spiritista Doktrino aŭ Spiritismo asertas ke la spiritoj povas komunikiĝi kun la vivantoj per mediumoj. Ĉu vi kredas je tio?
Se tio estas vera, do oni povas demandi:
Ĉu la spiritoj de la mortintoj iam jam priskribis detale la mondon ĉe ili vivas?

La libro "Nia Hejmo" lanĉis la unuajn lumojn pri la afero. Ĝi estis diktita de la spirito André Luiz (Andreo Ludoviko) kaj psikografita de Chico Chavier, publikita origine en la portugala je 1944.El la portugala lingva tradukis L. C. Porto Carreiro Neto laŭ la 7ª eldono, 1959.

La libro "Nia Hejmo" tradukita al Esperanto estas je via dispono por elŝuti senpage per la dua ligilo en la unua mesaĝo de ĉi tiu fadeno.

Je la tria de septembro debutos ĉe Brazilo la filmo "Nosso Lar" ("Nia Hejmo)", bazita ĉe la samnoma libro.

Vi estas invitata al antaŭvido de la filmo, kun subtitoloj esperante, per la ligilo sube:

Nia Hejmo

dombola (Kwerekana umwidondoro) 10 Gitugutu 2010 20:04:08

Jam estas tempo por materiigi iomete tiun ĉi omaĝon al Chico.

Mi lotos paperan ekzempleron je la libro "La Konsolanto" inter tiuj, kiuj kandidatiĝos por ricevi ĝin ĝis la dekokan de oktobro 2010.

"La Konsolanto" estis diktita de la spirito Emmanuel kaj psikografita de Chico Chavier, publikita origine en la portugala.Ĝi konsistas je pli ol 400 demandoj pri diversaj aferoj interesaj. Ek.: Demando 129 - Ĉu estas eraro la fakto, ke la homo sin nutras per besta viando?

Vi povas foliumi ĝin interrete per la ligilo supre en la unua mesaĝo.

Por kandidatiĝi sufiĉas skribi mesaĝon al mi per la Lernu!mesaĝilo.Ek.:"Mi volas recevi la ofertatan libron".

Ĝis !

dombola (Kwerekana umwidondoro) 10 Gitugutu 2010 20:53:45

Mi atendas vian mesaĝon!

Ĝis! sal.gif

dombola (Kwerekana umwidondoro) 11 Gitugutu 2010 16:09:30

Dankon al Senegaùlo pro la kontribuo al tiu ĉi modesta omaĝo.

El la libro "La Konsolanto" mi prenis tiuj ĉi demando kaj respondo, eble taŭgaj ĉi tie:

365. – Kiel ni ricevu la kritikajn atakojn?

– La spiritistoj ricevu la kritikon de la kampoj de kontraŭa
opinio kun maksimumo da morala sereneco, rekonante
ĝian esencan utilecon.
Preskaŭ ĉiam tiuj kritikoj prezentiĝas kun netaksebla celo,
tia, nature elekti la kontribuojn de la doktrina propagando,
forigante la malordigajn, konfuzajn elementojn, kaj valorigante
la aŭtentikan, sinceran kunlaboron, ĉar ĉiu atako kontraŭ la
pura vero servas nur por elstarigi kaj altigi tiun saman veron.

Subira ku ntango