Сообщений: 6
Язык: Esperanto
dombola (Показать профиль) 2 апреля 2010 г., 22:39:26
Kiel mediumo Chico Xavier psikografiis pli ol kvarcent librojn,precipe diktitaj de sia spirita gvidanto Emmanuel.La homa evoluado estas ilia kampo de laboro.
Lernu pli pri Chico ĉi tie:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Chico_Xavier
Granda nombro da verkoj de li jam estis tradukita al Esperanta lingvo.
kelkajn el ili oni povas senpage elŝuti ĉe la paĝaro de Brazila Spiritisma Federacio.
Ĝuu!
Jen ligilo:
http://www.febnet.org.br/site/estudos.php?SecPad...
Tre dankon al Chico!
dombola (Показать профиль) 4 апреля 2010 г., 13:39:38
Chico estas tre populara kaj amata ĉi tie, eĉ inter nespiritistoj, kaj la publiko tutplenigis la kinĉambrojn.
La filmo de la direktoro Daniel Filho Nomiĝas “Chico Xavier – O Filme”, t.e. Chico Xavier – La Filmo.
Brazilo grandioze kaj ĝoje riverencas sian favorkoran kaj plenluman filon!
Vi estas invitata al antaŭfilmo kun subtitoloj esperante:
http://www.youtube.com/watch?v=P0gW8bcT1NY
dombola (Показать профиль) 15 августа 2010 г., 1:22:44
Kiel ĝi estus?
La Spiritista Doktrino aŭ Spiritismo asertas ke la spiritoj povas komunikiĝi kun la vivantoj per mediumoj. Ĉu vi kredas je tio?
Se tio estas vera, do oni povas demandi:
Ĉu la spiritoj de la mortintoj iam jam priskribis detale la mondon ĉe ili vivas?
La libro "Nia Hejmo" lanĉis la unuajn lumojn pri la afero. Ĝi estis diktita de la spirito André Luiz (Andreo Ludoviko) kaj psikografita de Chico Chavier, publikita origine en la portugala je 1944.El la portugala lingva tradukis L. C. Porto Carreiro Neto laŭ la 7ª eldono, 1959.
La libro "Nia Hejmo" tradukita al Esperanto estas je via dispono por elŝuti senpage per la dua ligilo en la unua mesaĝo de ĉi tiu fadeno.
Je la tria de septembro debutos ĉe Brazilo la filmo "Nosso Lar" ("Nia Hejmo)", bazita ĉe la samnoma libro.
Vi estas invitata al antaŭvido de la filmo, kun subtitoloj esperante, per la ligilo sube:
Nia Hejmo
dombola (Показать профиль) 10 октября 2010 г., 20:04:08
Mi lotos paperan ekzempleron je la libro "La Konsolanto" inter tiuj, kiuj kandidatiĝos por ricevi ĝin ĝis la dekokan de oktobro 2010.
"La Konsolanto" estis diktita de la spirito Emmanuel kaj psikografita de Chico Chavier, publikita origine en la portugala.Ĝi konsistas je pli ol 400 demandoj pri diversaj aferoj interesaj. Ek.: Demando 129 - Ĉu estas eraro la fakto, ke la homo sin nutras per besta viando?
Vi povas foliumi ĝin interrete per la ligilo supre en la unua mesaĝo.
Por kandidatiĝi sufiĉas skribi mesaĝon al mi per la Lernu!mesaĝilo.Ek.:"Mi volas recevi la ofertatan libron".
Ĝis !
dombola (Показать профиль) 10 октября 2010 г., 20:53:45
Ĝis!
dombola (Показать профиль) 11 октября 2010 г., 16:09:30
El la libro "La Konsolanto" mi prenis tiuj ĉi demando kaj respondo, eble taŭgaj ĉi tie:
365. – Kiel ni ricevu la kritikajn atakojn?
– La spiritistoj ricevu la kritikon de la kampoj de kontraŭa
opinio kun maksimumo da morala sereneco, rekonante
ĝian esencan utilecon.
Preskaŭ ĉiam tiuj kritikoj prezentiĝas kun netaksebla celo,
tia, nature elekti la kontribuojn de la doktrina propagando,
forigante la malordigajn, konfuzajn elementojn, kaj valorigante
la aŭtentikan, sinceran kunlaboron, ĉar ĉiu atako kontraŭ la
pura vero servas nur por elstarigi kaj altigi tiun saman veron.