Skip to the content

Ĉu senpagaj kumunaj transportoj?

by oxymor, April 5, 2010

Messages: 20

Language: Esperanto

oxymor (User's profile) April 26, 2010, 2:04:57 PM

Dankon por la respondoj, kaj la korektoj.

Pri Vieno, mi do verŝajne elektis ekzemplon tro "granda".

Fakte, la ŝparado de mono estus pli granda en la kamparoj, kie la busoj estas kvazaŭ ĉiam malplenaj.
Se mi decidos uzi biciklon anstataŭ aŭtomobilo, kial tiam mi pagu por la komuna transporto?
Malfacila demando...mi ne scias ĉu estus logika ke vi pagu.

Sed vi jam ankaŭ pagas impostojn por la aŭt-stratojn, la fervojojn ktp...kaj en multe da landoj, la ŝtato jam pagas multe por la komunaj transportoj, kvankam ili ne estas senpagaj. Oni ankaŭ pagas por la malsanuloj, la malliberuloj, la studentoj, ktp.

Oni jam ofte pagas importon por ion, kion oni neniam uzas.
Ĉu tio estas bona afero...estas politika demando, ĉiu povas havi sian propran opinion.
Do, kial ne pagi ankaŭ por la planedo, eĉ se oni direkte ne profitas de la komunaj transportoj?

(Mi ne scias ĉu mia ideo estas bona aŭ ĉu ne, kaj mi ne intencas konvinki vin...estas nur enketo.)

Ironchef (User's profile) April 26, 2010, 2:32:56 PM

Unue, mi volus havi eblecon havi komunajn transporton. Mi loĝas en nordorienta Usono (Majno) kie estas preskaŭ nenia komuna transporto krom plenmano de busoj en la plej grandaj urboj. La aŭtomobilo reĝas daŭre. Bedaŭrinde...

darkweasel (User's profile) April 28, 2010, 10:41:40 AM

Ironchef:Unue, mi volus havi eblecon havi komunajn transporton. Mi loĝas en nordorienta Usono (Majno) kie estas preskaŭ nenia komuna transporto krom plenmano de busoj en la plej grandaj urboj. La aŭtomobilo reĝas daŭre. Bedaŭrinde...
Kion faras usonanoj tro junaj por konduki aŭton? Ĉu ilin devas vojaĝigi gepatro? Tion mi malŝategus.

Sed en iuj kamparaj partoj de Aŭstrujo ne estas multe pli bone, ĉar la subŝtataj registraroj ne pagas sufiĉe por bona servo. Tial iujn vilaĝetojn nur malfacile eblas atingi publiktransporte - ekzemple nur du busoj tage.

Tamen ŝajnas, ke alilande (Usone) estas eĉ pli aĉe.

Ironchef (User's profile) April 28, 2010, 9:18:20 PM

darkweasel:
Kion faras usonanoj tro junaj por konduki aŭton? Ĉu ilin devas vojaĝigi gepatro? Tion mi malŝategus ... |... Tamen ŝajnas, ke alilande (Usone) estas eĉ pli aĉe.
Jes. Pliofte. Kie ni loĝas, mia edzino kaj mi ĉiutage devas "taksii" niajn filinojn ĉien krom al la lernejo. (Ekzistas ja la famaj flavaj busoj por alporti la infanojn).

Ĉiuj atingas aŭtoveturaĝon je 16 ĉi tie kaj tuj ricevas aŭton! Ulo sen aŭto post 16-jaraĝa estas malkutima.

mister (User's profile) May 1, 2010, 5:03:25 PM

Por viziti Strasburgo-n, la aŭtisto pagas 2,80 € por parki ekster de la urbo. Poste li kaj 6 kunuloj rajtas senpage vojaĝi per la tramo.

EL_NEBULOSO (User's profile) May 10, 2010, 11:09:22 AM

Ĉiujare mi pagas proksimume 450 Eurojn por la komunaj transportoj de la urbo (Vieno). Krome mi pagas proksimume 500 Eurojn ĉiujare por la trajno.

Se mi povus uzi la komunaj transportoj tute senpage, mi pagus 1000 Eurojn (poste mi uzas la komunaj transportoj eĉ pli).

Gerald

oczykota (User's profile) May 11, 2010, 7:49:08 AM

Se estus imposto tiam devus esti kontrolistoj por kontroli kiu pagis imposto kaj kiu ne, do tial kostoj ne malaperos.

Tute senpaga publika transporto havas sencon nur en urboj, ĉar ne ĉiu homo same uzas interurban publikan transporton, kaj tiu transporto ankaŭ ne taŭgos por ĉiuj.

Do en urboj pro malgrandigi trafikon oni povas konsideri inklinigadon de urbanoj por ke ili uzas publikan transporton.

darkweasel (User's profile) May 11, 2010, 10:42:53 AM

oczykota:Se estus imposto tiam devus esti kontrolistoj por kontroli kiu pagis imposto kaj kiu ne, do tial kostoj ne malaperos.
Sed kontrolado de impostoj jam okazas nun. Ne estus do pli da kosto.

oxymor (User's profile) May 11, 2010, 9:10:45 PM

Mi duon-koncentas. Jes ja, ekster urboj, multe da homoj ne povas preni komunajn transportojn ĉar ili ne ekzistas/taŭgas.

Sed multe da aliaj kamparanoj povus, kaj ne faras.
En kamparo (almenaŭ en Belgujo) pasadas multe da busoj, sed ili estas tute malplenaj. Do, fari ilin senpagaj plenigus ilin, kostante nenion pli ol nun.

fizikisto (User's profile) May 11, 2010, 9:50:28 PM

Vilius:Se mi decidos uzi biciklon anstataŭ aŭtomobilo, kial tiam mi pagu por la komuna transporto?
Se komuna transporto estus senpaga, la stratoj estus pli malplenaj kaj vi povus bicikli pli bone. Mi biciklas tre ofte, tamen la aŭtaĉoj tre ĝenas. Mallongajn distancojn oni plej bone veturu per biciklo kaj pli longajn distancojn oni pli bone veturu per komuna transporto.

Back to the top