Tin nhắn: 20
Nội dung: Esperanto
oxymor (Xem thông tin cá nhân) 14:04:57 Ngày 26 tháng 4 năm 2010
Pri Vieno, mi do verŝajne elektis ekzemplon tro "granda".
Fakte, la ŝparado de mono estus pli granda en la kamparoj, kie la busoj estas kvazaŭ ĉiam malplenaj.
Se mi decidos uzi biciklon anstataŭ aŭtomobilo, kial tiam mi pagu por la komuna transporto?Malfacila demando...mi ne scias ĉu estus logika ke vi pagu.
Sed vi jam ankaŭ pagas impostojn por la aŭt-stratojn, la fervojojn ktp...kaj en multe da landoj, la ŝtato jam pagas multe por la komunaj transportoj, kvankam ili ne estas senpagaj. Oni ankaŭ pagas por la malsanuloj, la malliberuloj, la studentoj, ktp.
Oni jam ofte pagas importon por ion, kion oni neniam uzas.
Ĉu tio estas bona afero...estas politika demando, ĉiu povas havi sian propran opinion.
Do, kial ne pagi ankaŭ por la planedo, eĉ se oni direkte ne profitas de la komunaj transportoj?
(Mi ne scias ĉu mia ideo estas bona aŭ ĉu ne, kaj mi ne intencas konvinki vin...estas nur enketo.)
Ironchef (Xem thông tin cá nhân) 14:32:56 Ngày 26 tháng 4 năm 2010
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:41:40 Ngày 28 tháng 4 năm 2010
Ironchef:Unue, mi volus havi eblKion faras usonanoj tro junaj por konduki aŭton? Ĉu ilin devas vojaĝigi gepatro? Tion mi malŝategus.econ havi komunajn transporton. Mi loĝas en nordorienta Usono (Majno) kie estas preskaŭ nenia komuna transporto krom plenmano de busoj en la plej grandaj urboj. La aŭtomobilo reĝas daŭre. Bedaŭrinde...
Sed en iuj kamparaj partoj de Aŭstrujo ne estas multe pli bone, ĉar la subŝtataj registraroj ne pagas sufiĉe por bona servo. Tial iujn vilaĝetojn nur malfacile eblas atingi publiktransporte - ekzemple nur du busoj tage.
Tamen ŝajnas, ke alilande (Usone) estas eĉ pli aĉe.
Ironchef (Xem thông tin cá nhân) 21:18:20 Ngày 28 tháng 4 năm 2010
darkweasel:Jes. Pliofte. Kie ni loĝas, mia edzino kaj mi ĉiutage devas "taksii" niajn filinojn ĉien krom al la lernejo. (Ekzistas ja la famaj flavaj busoj por alporti la infanojn).
Kion faras usonanoj tro junaj por konduki aŭton? Ĉu ilin devas vojaĝigi gepatro? Tion mi malŝategus ... |... Tamen ŝajnas, ke alilande (Usone) estas eĉ pli aĉe.
Ĉiuj atingas aŭtoveturaĝon je 16 ĉi tie kaj tuj ricevas aŭton! Ulo sen aŭto post 16-jaraĝa estas malkutima.
mister (Xem thông tin cá nhân) 17:03:25 Ngày 01 tháng 5 năm 2010
EL_NEBULOSO (Xem thông tin cá nhân) 11:09:22 Ngày 10 tháng 5 năm 2010
Se mi povus uzi la komunaj transportoj tute senpage, mi pagus 1000 Eurojn (poste mi uzas la komunaj transportoj eĉ pli).
Gerald
oczykota (Xem thông tin cá nhân) 07:49:08 Ngày 11 tháng 5 năm 2010
Tute senpaga publika transporto havas sencon nur en urboj, ĉar ne ĉiu homo same uzas interurban publikan transporton, kaj tiu transporto ankaŭ ne taŭgos por ĉiuj.
Do en urboj pro malgrandigi trafikon oni povas konsideri inklinigadon de urbanoj por ke ili uzas publikan transporton.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:42:53 Ngày 11 tháng 5 năm 2010
oczykota:Se estus imposto tiam devus esti kontrolistoj por kontroli kiu pagis imposto kaj kiu ne, do tial kostoj ne malaperos.Sed kontrolado de impostoj jam okazas nun. Ne estus do pli da kosto.
oxymor (Xem thông tin cá nhân) 21:10:45 Ngày 11 tháng 5 năm 2010
Sed multe da aliaj kamparanoj povus, kaj ne faras.
En kamparo (almenaŭ en Belgujo) pasadas multe da busoj, sed ili estas tute malplenaj. Do, fari ilin senpagaj plenigus ilin, kostante nenion pli ol nun.
fizikisto (Xem thông tin cá nhân) 21:50:28 Ngày 11 tháng 5 năm 2010
Vilius:Se mi decidos uzi biciklon anstataŭ aŭtomobilo, kial tiam mi pagu por la komuna transporto?Se komuna transporto estus senpaga, la stratoj estus pli malplenaj kaj vi povus bicikli pli bone. Mi biciklas tre ofte, tamen la aŭtaĉoj tre ĝenas. Mallongajn distancojn oni plej bone veturu per biciklo kaj pli longajn distancojn oni pli bone veturu per komuna transporto.