Katolika eklezio
von AlfRoland, 6. April 2010
Beiträge: 38
Sprache: Esperanto
Belmiro (Profil anzeigen) 10. Juni 2010 21:50:51
AlfRoland:Kaj per kia taŭga maniero devus Dio informi nekredantojn: ĉu per mesaĝo sur papiruso? Ĉu per la radiondoj? Ĉu retpoŝte? Ĉu vivavoĉe?Belmiro:Ĉu vi estas certa ke Dio NE ekzistas?Mi pensas ke se Dio vere ekzistus, li certe informus eĉ mi pri sia ekzisto!
Jam multaj homoj kredis sin ricevantaj je ia speco de mesaĝo. Povas esti ke ilin atingis simpla frapo de neŭtrinoj aŭ aliaj similaj fizikaj partikuloj. Povas esti sed mi ne scias.
Kaj bonvolu noti ke mi humoras en tio ĉi humora fadeno. Fakte mi scias nenion pri tiaj aferoj.
La samo okazas – mi kredas – al ĉiuj nekredantoj.
Amikege!
jchthys (Profil anzeigen) 10. Juni 2010 21:53:44
AlfRoland:Fiagoj ne estas humoraj. Estus pli bone, se tiu ĉi estus en la vidpunkta sekcio.jchthys:Tiu ĉi fadenaĉo ne rajtas resti en la "Humoro" forumero, ĉu?Ĉu vi proponas cenzuradon??
AlfRoland (Profil anzeigen) 11. Juni 2010 04:35:38
Belmiro:Ĉiopova Dio certe mem trovus taŭgan metodon
Kaj per kia taŭga maniero devus Dio informi nekredantojn: ĉu per mesaĝo sur papiruso? Ĉu per la radiondoj? Ĉu retpoŝte? Ĉu vivavoĉe?
[.....]
AlfRoland (Profil anzeigen) 11. Juni 2010 04:43:02
jchthys:Kio afero estas plej aĉa, la origina ŝerco aŭ la pastroj, pri kiuj la ŝerco temas?http://www.ipernity.com/doc/68280/album/189781
Fiagoj ne estas humoraj. Estus pli bone, se tiu ĉi estus en la vidpunkta sekcio.
MikhailMarkeyev (Profil anzeigen) 11. Juni 2010 07:01:58
Do, mi proponas al Belmiro kaj jchthys mem transiri en "Via opinio" fadeno kaj diskutos pri la kredo tie.
Belmiro (Profil anzeigen) 11. Juni 2010 09:14:27
MikhailMarkeyev:Do, mi proponas al Belmiro kaj jchthys mem transiri en "Via opinio" fadeno kaj diskutos pri la kredo tie.Mi ne opinias ke mi opiniis (!!!). Do mi ne kredas ke, nur pro tio, devas akcepti vian proponon. Krome mi sentas min tre bone kune kun vi ĉiuj.
Mi vidas ke vi ne taksas mian partoprenon kiel humoro kvankam mi tiel deklaris en mia diraĵo.
Mi konsentas ke malantaŭ miaj vortoj vi povas “diveni” tion kion mi pensas, aŭ povas esti ke ne. Kaj kion pri ĉiuj aliaj en tiu ĉi fadeno? Ĉu ne estas videbla pensmaniero?
Mi tre ŝatas ridi pri/pro bona humoro. Do mi atendas vera humoraĵo!
Amike al vi kaj al ciuj!
miren (Profil anzeigen) 11. Juni 2010 12:57:21
Tio tre alproksimiĝas al mia pensmaniero.
Mi ne konas religion, kiu havu eĉ unu gramo da humuro... Multo suferigis min ekde mia infaneco tiu stranga aĵo nomata "Sankta timo pri Dio". Krome, en la kistana religio oni jam naskiĝas peke, pro... "mi-nescias-kian-pekon" farita de "mi-nescias-kiujn-elmiaj-gepraavoj...". Tio estas terure...
... T E R U R E G E !!!
Ĉu tio ne ŝajnas frenezula afero...?
Bonvolu... iomete da saĝeco!
Do, mi opinias ke estas tre saniga afero movigi nian homan pensmaŝinon kaj aldoni la plej eble kiel grandan dozon de la vivnecesa humuro al tiu mondo, plene da komplikaj dioj (unu-por-ĉiukapo), plene da absurdaj religioj, kiuj anstataŭigas ridojn per larmoj, humuron per timo.
Tiu estas almenaŭ mia opinio, kiun sincere kaj respekte prezentas al ĉiuj respektantoj.
miren (Profil anzeigen) 13. Juni 2010 11:58:54
------------------------------------------------------------
BELA FABELETO… tiel reala kiel la vivo…
-------------------------------------------
En malsanulejo, naskiĝis bebo el dekkvinjara knabino. Grava problemo, ploblemego… por la knabino kaj por ŝia familio.
Du ŝercemaj kuracistoj, decidis portis la bebon en la apudan ĉambron, kien ĵus venis de la operaciejo paroĥestro de malgranda vilaĝo. Li ankoraŭ dormis pro anestezio.
Kiam la pastro vekiĝis, la kuracistoj diris al li: -“Via pastra ventro enhavis tiun bebon”.
Tiu ekkrio plenigis la tutan ĉambron:
- MIRAKLO…! MIRAKLO…! Dankon, dankon al Vi, Dio de mi amata , vera kaj malavarega Dio, kies senfina povo donis al mi tiun belegan donaĉon…
La visagoj de la du kuracisto restis tiel: kaj post rapida rigardo de unu al la alia, iĝis tiel:
Tiu “nevo” de la bona pastro estis tre amata de la kredantaj vilaĝanoj. En tiu agrabla kaj kristana etoso, kreskis la infano apud la “onklo”.
La tempo pasis, la paroĥestro maljuniĝis kaj antaŭ la tuja morto, diris al la “nevo”.
- Urĝas al mi klarigi ion… pri nia familia rilato… por ke mia animo povu, senprobleme, prezenti antaŭ Dio…
- Ne, ne... bonvolu, ne zorgu pri tio mia onkl… mia amata patro. Mia koro ĉiam sciis que vi estas mia patro kaj mi tiel amis vin.
- NE, NE, NE… Mi ne estas via patro. Mi estas via patrino.
- Amata patro, vi deliras kaj estas evidente ke vi bezonas ripozon. Trankiliĝu… trankiliĝu… Mi restos ĉi tie kun vi, apud vi…
- Mi jam ne havas tempon por ripozi, ĉar tuj mortos… Mi estas via patrino…
Kaj tiam, antaŭ la lasta spiro, la pastro, mallaŭte kaj malforte, povis aldoni:
- Via patro estas la... ... E...pis…ko…po…