前往目錄

Katolika eklezio

貼文者: AlfRoland, 2010年4月6日

訊息: 38

語言: Esperanto

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年4月6日下午4:35:47

Unu akolito al alia:

- La patro volas paroli kun vi, Kevin!

- Damne! Ĝuste kiam mi brosis al mi la dentojn!!

Kurawiri (顯示個人資料) 2010年4月6日下午5:17:02

Malbona ŝerco.

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年4月6日下午6:01:07

Kurawiri:Malbona ŝerco.
Bedaŭrinde ne nur ŝerco, sed tre aktuala realaĵo. malgajo.gif

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年4月8日下午1:42:55

AlfRoland:Bedaŭrinde ne nur ŝerco, sed tre aktuala realaĵo. malgajo.gif
Multaj aferoj estas aktualaj pri la katolika eklezio.
Mi volonte ridetas. Tamen bonvolu klarigu por mi la ŝerco.
Multe dankon,
Eddi

horsto (顯示個人資料) 2010年4月8日下午2:47:54

Eddycgn:
AlfRoland:Bedaŭrinde ne nur ŝerco, sed tre aktuala realaĵo. malgajo.gif
Multaj aferoj estas aktualaj pri la katolika eklezio.
Mi volonte ridetas. Tamen bonvolu klarigu por mi la ŝerco.
Multe dankon,
Eddi
Oni ne klarigas ŝercojn. Vi ja mem diris ke oni nuntempe multe aŭdas pri skandaloj en la katolika eklezio. Pensu tiudirekten.

PS: multe estas adverbo kaj ne povas esti ligita al substantivo. Diru ekzemple: Multan dankon!

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年4月8日下午4:28:47

Horsto pravas, mi pensas ke ne estas tro malfacile kompreni la ŝercon. Verŝajne Kurawiri komprenis kvankam li ne ŝatis ĝin.

La ŝerco mi fakte ŝtelis el desegno de satira desegnisto Hans Lindström (http://www.bonton.se) Pro kopirajta afero mi ne kuraĝas publikigi la bildon ĉi tie. Se iu volas ĝin, sendu al mi retadreson.

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年4月22日上午11:25:59

Nun mi ricevis permeson publikigi esperantigitajn en la reto.

Jen la adreso: http://www.ipernity.com/doc/68280/album/184688

Miland (顯示個人資料) 2010年4月22日上午11:35:00

Miaopinie ne indas aldoni al la teruraj skandaloj en la katolika eklezio ĉi tiajn fi-ŝercojn.

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年4月22日下午2:59:52

Miland:Miaopinie ne indas aldoni al la teruraj skandaloj en la katolika eklezio ĉi tiajn fi-ŝercojn.
Ne, kompreneble ĉiuj silentu kaj lasu ilin daŭrigi!? malgajo.gif

Miland (顯示個人資料) 2010年4月22日下午5:05:50

AlfRoland:Ne, kompreneble ĉiuj silentu kaj lasu ilin daŭrigi!? malgajo.gif
Tute ne, oni liveru la aĉajn atakintojn al la polico. Tamen, miaopinie iaj ŝercoj ne utilos al la viktimoj.

回到上端