Al la enhavo

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

de dobri, 2010-aprilo-07

Mesaĝoj: 210

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 09:16:53

Eddycgn:@zan
Estaa ankaŭ en Japanio konkurso de cantoj?
Ĉu vi havas ekzemplon el jutubo?
Domo arigatoo
Sendube okazadas multaj kantkonkursoj por amatoroj. Kaj mi scias pri kelkaj premioj, kiujn gajnas profesiaj kantistoj. Tamen mi ne povas diri, kiu estas la plej grava premio. Ĉi tie mi prezentos "NHK紅白歌合戦"(NHK kouhaku uta gassen). "Uta gassen" signifas kantkonkurso, sed precize dirite, "Kouhaku" estas tre granda koncerto sed ne konkurso.
"Kouhaku" okazas en la lasta tago de ĉiu jaro fare de NHK(Japana Dissenda Korporacio), kiun administras la ŝtato.
NHK elektas gekantistojn, kiuj rajtas kanti en Kouhaku. Elektitaj gekantistoj tre ĝojas kaj fieras. Tamen iuj kuraĝas rifuzi sian rajton.
Kantistinoj faras virinan teamon, kiu nomiĝas ruĝa teamo, kaj viraj kantistoj faras blankan teamon. Laste de la koncerto la spektantaro decidas la venkintan teamon.

Mi elektis kelkajn bildojn de Kouhaku el YouTube.
Kobayashi Sachiko
Ŝia kanto estas tradicia stilo(Enka). Tamen Kouhaku estas tiom grava, ke ŝi speciale prezentas sin.

Sakamoto Fuyumi
Ankaŭ ŝi estas Enka-kantistino. Ŝi ploras, ĉar ŝi povas denove kanti en Kouhaku post la serioza malsano.

Jen popmuziko de japanio.
Amuro Namie
Ŝi bone kantas en usona(?) stilo.

Otsuka Ai
Eble knabinoj kunsentas ŝian kanton.

Ĉu vi volas vidi ankaŭ virajn kantistojn?

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-30 18:52:55

Kanto de Litovio

InCulto - Eastern European Funk

You've seen it all before
We ain't got no taste we're all a bore
But you should give us chance
Cause we're just victims of circumstance
We've had it pretty tough
But that's ok, we like it rough
We'll settle the score
We survived the reds and 2 world wars

Get up and dance to our Eastern European kinda funk!

Yes Sir we are legal we are, though we are not as legal as you
No Sir we're not equal no, though we are both from the EU
We build your homes and wash your dishes,
Keep you your hands all soft and clean
But one of these days you'll realize Eastern Europe is in your genes

InCulto - Orienta Eŭropo funko

Vi jam ĉion vidis antaŭe
Ni ne havas guston, ni estas teduloj
Sed donu al ni la ŝanson
Ĉar ni estas nur viktimoj de cirkonstancoj
Al ni estis malfacile
Sed ne gravas, ni ŝatas aspre
Ni konkludos la rezulton
Ni travivis ruĝulojn kaj du mondmilitojn

Vi starigu kaj dancu je nia Orienta Eŭropo funko

Jes sinjoro, ni estas leĝaj, kvankam ne tiom leĝaj, kiom vi
Ne sinjoro, ni ne estas egalrajtaj kvankam ni ambaŭ estas el EU (Eŭropa unuiĝo)
Ni konstruas por vi domojn kaj lavas vian vazaron
Ke viaj manoj estu molaj kaj puraj
Sed iam vi komprenos, ke Orienta Eŭropo estas en viaj genoj.

Vi starigu kaj dancu je nia Orienta Eŭropo funko

Oficiala versio
http://www.youtube.com/watch?v=4RBrUyvUOsA

Nacia finalo per nacia televizio
http://www.youtube.com/watch?v=bvDBiqRbVa0&NR=...

dobri (Montri la profilon) 2010-majo-01 17:02:09

zan:
Mi uzis la vorton "okicidenta" por signifi "deveninta de siatempaj kapitalismaj landoj". Mi akiris ĉi-koncernan informon el ies blogo. Iu ajn blogo povas erari.

La origina nomo de la filmo estas "Rebelové".
Mi devus pli zorge serĉi informojn.
Vi tute ne eraris! Multaj ĉeĥaj gekantistoj kantis ĉeĥlingvajn versiojn de kantoj, devenantaj el iamaj kapitalismaj landoj. Temis almenaŭ pri duono da kantoj. Pardonu, ke mi unuafoje ne komprenis, kion vi celis.
Filmo "Rebelové" (Ribeluloj) ege plaĉis al mi precipe pro tio, ke en ĝi estis aŭskulteblaj multaj kantoj el sesdekaj jaroj, kiam mi estis juna. Tamen la aktorino estis la alia. Helena Vondráčková tie nur kantis, ne aktoris. Ŝia la plej fama tiutempa kanto estis Pátá (originale Down Town).

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-02 13:13:56

@zan
dankon
ŝajnas ke la plejmultaj estas je okzidenta muzikspeco. Ĉu vi konas ankaŭ japanajn pli klasikajn kantojn? Ankaŭ kantitaj per viroj?
En Eŭropo oni dirus "operoj" kaj "operetoj"...
Ĝis
Eddi

zan (Montri la profilon) 2010-majo-04 08:44:49

Eddycgn:@zan
dankon
ŝajnas ke la plejmultaj estas je okzidenta muzikspeco. Ĉu vi konas ankaŭ japanajn pli klasikajn kantojn? Ankaŭ kantitaj per viroj?
En Eŭropo oni dirus "operoj" kaj "operetoj"...
Ĝis
Eddi
Opero estas teatro kun muziko. Ĉi-signife oni eblas diri, ke "Noh"(esperante Noo, japane 能) estas japana klasika opero. Bedaŭrinde mi ne detale scias pri ĝi. Ĉar mi tuj enuiĝis, kiam mi vidis ĝin per televido. Tamen mi volas skribi iomete.
Kompare al eŭropa opero Noh estas tre tvieta. Tio celas apartan esprimon. Tre malgranda movo signifas senton de la rolo. Aktoroj estas viroj. Kvankam iu surmetas virinan maskon, lia voĉo estas vira.

Multaj bildoj de Noh(能) estas en YouTube. El ili troviĝas tiuj kun angla ekspliko.
Mi provis traduki ĉi tiun bildon.(Pardonon se mi eraras, ĉar la parolmaniero estas malnova.)
[url=http://www.youtube.com/watch?v=L0TqgIHKAZo&fea... ]http://www.youtube.com/watch?v=L0TqgIHKAZo&featu...[/url]

Titolo:Rivero de Sumida
Ekspliko:La frenezulino eksciis, ke ĉi tie mortis ŝia filo, kiun ŝi serĉadis.
Virino(sidanta aktoro):Nu boatisto, kiam la afero okazis?
Boatisto(staranta aktoro):En hodiaŭa tago de la lastjara marto.
La knabo estis 12-aĝa. Lia nomo estis Umewakamaru. Lia familia nomo estis Yoshida. Post la afero ne venis liaj gepatroj.
Ekspliko:Ŝi preĝis, kaj aperis fantomo de la kara filo.
Virino:Ĉu tiu estas mia filo?
Infano:Ĉu vi estas mia patrino?
Fona kanto:Ili prenis manon unu de la alia, sed la infano denove malaperis.

zan (Montri la profilon) 2010-majo-06 02:46:26

vincas:Kanto de Litovio
Mi vidis la ligitajn bildojn de InCult kun la tradukita teksto. Interese! Kvankam ĝi estas kantita angle, la enhavo montras senton de junaj homoj de "Orienta eŭropo".
Dankon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-07 19:37:45

@zan

Klasika japana kanto

tre interese
ne estas fiksa ritmo, kaj la notaj ofte "glitas"

Ĝis

dobri (Montri la profilon) 2010-majo-23 06:09:25

Gesamideanoj de duono da Eŭropo!
Bonvolu voĉdoni por Slovakio marde vespere!
Kaj sabate denove, tiutempe ĉiuj samideanoj el la tuta Eŭropo!
Dankon!

Fuzzy (Montri la profilon) 2010-majo-26 07:44:31

zan:
Mi elektis kelkajn bildojn de Kouhaku el YouTube.
Kobayashi Sachiko
Ŝia kanto estas tradicia stilo(Enka). Tamen Kouhaku estas tiom grava, ke ŝi speciale prezentas sin.

Sakamoto Fuyumi
Ankaŭ ŝi estas Enka-kantistino. Ŝi ploras, ĉar ŝi povas denove kanti en Kouhaku post la serioza malsano.

Jen popmuziko de japanio.
Amuro Namie
Ŝi bone kantas en usona(?) stilo.

Otsuka Ai
Eble knabinoj kunsentas ŝian kanton.

Ĉu vi volas vidi ankaŭ virajn kantistojn?
Dankon, tio estas treege interesa!

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-majo-29 17:33:08

Kiu vincos hodiaŭ vespere?

Reen al la supro