Ke daftar isi

Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso

dari dobri, 7 April 2010

Pesan: 209

Bahasa: Esperanto

josephdavid86 (Tunjukkan profil) 19 Mei 2011 15.46.38

La Azerbajĝana kanto, kiu venkis, estas sufiĉe bona, sed ke Azerbajĝanio aĉetis ĝian kanton de Sveda kantoskribantaro ne plaĉas al mi. Mi opinias ke pro tio, la venko apartenas al Svedio.

Kaj estas ironia ke la plej geja aĵo en la mondo okazos en ejo kiel Azerbajĝanio, kie gejuloj estas persekutataj ĉiutage...

Eddycgn (Tunjukkan profil) 19 Mei 2011 22.19.43

josephdavid86:La Azerbajĝana kanto, kiu venkis, estas sufiĉe bona, sed ke Azerbajĝanio aĉetis ĝian kanton de Sveda kantoskribantaro ne plaĉas al mi. Mi opinias ke pro tio, la venko apartenas al Svedio.

Kaj estas ironia ke la plej geja aĵo en la mondo okazos en ejo kiel Azerbajĝanio, kie gejuloj estas persekutataj ĉiutage...
Certe. Por tiu kaŭzo estis bone ke Azerbajĝanujo venkis. Eble la sparko de demokratio kaj respekto de la homaj rajtoj komencos ekfajri ankaŭ tie.

Svedio ne bezonas tion, ankaŭ se la kanzono estis pli bela.

darkweasel (Tunjukkan profil) 20 Mei 2011 05.06.27

Leginte multegajn formojn de tiu nomo en tiu ĉi fadeno, mi volas atentigi, ke la venkinta lando nomiĝas Azerbajĝano kaj ĝiaj loĝantoj nomiĝas azerbajĝananoj.

zan (Tunjukkan profil) 20 Mei 2011 07.44.32

dobri:Parenteze laŭ mia vortaro oni nomas anojn de tiu lando Azerbajĝananojn. Terure longa vorto, ĉu ne? Kial ne nomi ilin simple "turkoj"?
Ĉu ne preferinde, "azerioj"? Ili ne tute samas kiel turkoj en Turkia Respubliko.

Male, mi dubas, ke la nomo Turkia Respubliko estas bona. Ĉar turkoj estas unu el la tjurkaj popoloj. Turko kaj Tjurko estas la sama vorto, ĉu ne?

maratonisto (Tunjukkan profil) 20 Mei 2011 08.40.16

La proksima eŭrovida konkurso estos en Azio.

robbkvasnak (Tunjukkan profil) 27 Mei 2011 18.04.30

Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.

darkweasel (Tunjukkan profil) 27 Mei 2011 18.22.52

robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.
Laŭ mi ĝi estas ja belsona, sed en malsama maniero ol la latinidaj lingvoj. La latinidaj lingvoj belsonas pro la multeco de vokaloj kaj malmulteco de malfacile elparoleblaj konsonantoj. La angla belsonas - en kantoj - pro la multeco de duvokalaĵoj (diftongoj), kiuj donas bonan melodion al la kanto.

Jen nur mia opinio.

glig (Tunjukkan profil) 27 Mei 2011 21.49.54

maratonisto:La proksima eŭrovida konkurso estos en Azio.
Mi konsentas, eble eĉ en Japanio. Kiu scias, unu tagon....
rido.gif lango.gif

Hispanio (Tunjukkan profil) 27 Mei 2011 23.16.33

Fakte, en Eŭrovida kantokonkurso povas partopreni nord-afrikaj landoj shoko.gif

Maroko (kiu partoprenis en la jaro 1986, se mi ne eraras), Alĝerio, Tunizo, Libio kaj Egiptujo.

dobri (Tunjukkan profil) 28 Mei 2011 17.30.31

robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.
Kun tio mi konsentas. La angla lingvo eble bonas por peza muziko (heavy metal). Sed por amkantoj mi preferas la francan aŭ eble alian romanidan lingvon, eble la italan. Teorie ankaŭ Esperanto povus esti belsona kantolingvo. Tamen laŭ diversaj E-kantoj en YouTube mi ne povas certigi tion. La tiuj kantoj ne estadas esceptaj.
Por mi mem plej bele sonas la slovakaj kantoj.

Kembali ke atas