Eŭrosong-Eŭrovida kantokonkurso
од dobri, 07. април 2010.
Поруке: 209
Језик: Esperanto
josephdavid86 (Погледати профил) 19. мај 2011. 15.46.38
Kaj estas ironia ke la plej geja aĵo en la mondo okazos en ejo kiel Azerbajĝanio, kie gejuloj estas persekutataj ĉiutage...
Eddycgn (Погледати профил) 19. мај 2011. 22.19.43
josephdavid86:La Azerbajĝana kanto, kiu venkis, estas sufiĉe bona, sed ke Azerbajĝanio aĉetis ĝian kanton de Sveda kantoskribantaro ne plaĉas al mi. Mi opinias ke pro tio, la venko apartenas al Svedio.Certe. Por tiu kaŭzo estis bone ke Azerbajĝanujo venkis. Eble la sparko de demokratio kaj respekto de la homaj rajtoj komencos ekfajri ankaŭ tie.
Kaj estas ironia ke la plej geja aĵo en la mondo okazos en ejo kiel Azerbajĝanio, kie gejuloj estas persekutataj ĉiutage...
Svedio ne bezonas tion, ankaŭ se la kanzono estis pli bela.
darkweasel (Погледати профил) 20. мај 2011. 05.06.27
zan (Погледати профил) 20. мај 2011. 07.44.32
dobri:Parenteze laŭ mia vortaro oni nomas anojn de tiu lando Azerbajĝananojn. Terure longa vorto, ĉu ne? Kial ne nomi ilin simple "turkoj"?Ĉu ne preferinde, "azerioj"? Ili ne tute samas kiel turkoj en Turkia Respubliko.
Male, mi dubas, ke la nomo Turkia Respubliko estas bona. Ĉar turkoj estas unu el la tjurkaj popoloj. Turko kaj Tjurko estas la sama vorto, ĉu ne?
maratonisto (Погледати профил) 20. мај 2011. 08.40.16
robbkvasnak (Погледати профил) 27. мај 2011. 18.04.30
darkweasel (Погледати профил) 27. мај 2011. 18.22.52
robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.Laŭ mi ĝi estas ja belsona, sed en malsama maniero ol la latinidaj lingvoj. La latinidaj lingvoj belsonas pro la multeco de vokaloj kaj malmulteco de malfacile elparoleblaj konsonantoj. La angla belsonas - en kantoj - pro la multeco de duvokalaĵoj (diftongoj), kiuj donas bonan melodion al la kanto.
Jen nur mia opinio.
glig (Погледати профил) 27. мај 2011. 21.49.54
maratonisto:La proksima eŭrovida konkurso estos en Azio.Mi konsentas, eble eĉ en Japanio. Kiu scias, unu tagon....
Hispanio (Погледати профил) 27. мај 2011. 23.16.33
Maroko (kiu partoprenis en la jaro 1986, se mi ne eraras), Alĝerio, Tunizo, Libio kaj Egiptujo.
dobri (Погледати профил) 28. мај 2011. 17.30.31
robbkvasnak:Bedaŭrinde la angla (unu el miaj gepatraj lingvoj) ne estas tre belsona lingvo por kantoj.Kun tio mi konsentas. La angla lingvo eble bonas por peza muziko (heavy metal). Sed por amkantoj mi preferas la francan aŭ eble alian romanidan lingvon, eble la italan. Teorie ankaŭ Esperanto povus esti belsona kantolingvo. Tamen laŭ diversaj E-kantoj en YouTube mi ne povas certigi tion. La tiuj kantoj ne estadas esceptaj.
Por mi mem plej bele sonas la slovakaj kantoj.