Zum Inhalt

Lojban

von walfino, 15. April 2010

Beiträge: 21

Sprache: Esperanto

jan aleksan (Profil anzeigen) 12. Mai 2010 11:12:09

Junpe:
Eblas ŝangi la ordon de vortoj tre libere.
Ĉu? do mi eble miskomprenis la funkciadon de Loĵban. Mi fakte komprenis ke la vortordo de la argumentoj estas tre grava.

Huaskar (Profil anzeigen) 12. Mai 2010 12:20:20

jan aleksan:
Junpe:
Eblas ŝangi la ordon de vortoj tre libere.
Ĉu? do mi eble miskomprenis la funkciadon de Loĵban. Mi fakte komprenis ke la vortordo de la argumentoj estas tre grava.
La vortordo estas tre grava, eble kiel la ĉina lingvo, sed vi povas ŝanĝi la strukturo de la frazo. Ekzemple la unua vorto estas la subjekto(... kvankam ĝi ne estas nomata tiel)
la dua ofte estas kiel objekto. Vi povas uzi specialan struktur-vorton por interŝanĝi ilin kiel, ke la unua vorto samas la objekton,kaj la dua la subjekton.

sev (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 15:17:18

Chu belsonas tiu lingvo ?

Ergazomai (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 15:57:04

Mi provis, antaŭ muuuuuuulta tempo. Kompreneble mi tute ne sukcesis lerni multon pri tiu lingvo. Sed ĝi ŝajnas nenegeble interesa.

sev (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 19:41:11

Ergazomai:... ĝi ŝajnas nenegeble interesa.
nenegeble ?

Rogir (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 19:55:36

Antaŭ kelkaj semajnoj mi vidis koncerton kun parto de kanto en Loĵbano. Ĝi ne malbele sonis.

darkweasel (Profil anzeigen) 23. Januar 2011 20:45:03

sev:
Ergazomai:... ĝi ŝajnas nenegeble interesa.
nenegeble ?
ne|[url=http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=negi&kadroj=1]neg[/url]|ebl|e

Ergazomai (Profil anzeigen) 24. Januar 2011 10:00:12

darkweasel:
sev:
Ergazomai:... ĝi ŝajnas nenegeble interesa.
nenegeble ?
ne|[url=http://www.reta-vortaro.de/cgi-bin/serĉu.pl?serĉata=negi&kadroj=1]neg[/url]|ebl|e
Mi tion volis diri ridulo.gif

Altebrilas (Profil anzeigen) 25. Januar 2011 20:54:12

Mi iam interesiĝis al loglan (la patrolingvo de lojban) kaj supozas, ke la principoj verŝajne estas la samaj.

La elekto de la vortoj ŝajnas al mi pli arbitra ol logika. Ili intencis maksimumigi la nombro de literoj de ĉiu vorto kiuj estas komunaj kun la traduko en la ĉefaj mondaj lingvoj.

Eble tio estas iamaniere pli justa, sed mi ne komprenas la utilecon, ĉar la vortoj estas malfacile lerneblaj.

Tio povas esti interesa por logike esprimi siajn pensojn (per la predikatoj, ktp) sed tio estas farebla pli simple uzante, kiel en programlingvoj, anglajn vortojn (aŭ esperantajn, se vi preferas). Tio ŝparus senutilan memoran klopodon.

Matinfizo (Profil anzeigen) 13. Juli 2014 19:21:53

coi do mi se cmene zo bartoc. i do se cmene ma
Saluton vi, mia nomo estas Bartosz. Kio estas via nomo?

Nu, kun plezuro mi lernus ĝin, ekzistas kursoj en Esperanto, esperantistoj parolas loĵbanon? Ĉiu skribis "ne", sed mi esperas, ke ekzistas iu, ĉu ne?

Zurück nach oben