Al la enhavo

Latino

de Fuzzy, 2010-aprilo-16

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

sev (Montri la profilon) 2011-januaro-29 12:47:54

marcuscf:En la esperanta Vikipedio (kiel ĉiuj scias), oni parolas nur Esperanton. Tamen, en la latina vikipedio, tiam oni pridiskutis la artikolojn plej ofte en la angla!
Interesege !!!!!

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-23 09:42:54

Oni uzas la latinan internacie por la sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj.
Almenaŭ unu utila uzu!

glig (Montri la profilon) 2011-februaro-24 19:04:33

Eddycgn:Oni uzas la latinan internacie por la sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj.
Almenaŭ unu utila uzu!
Vi tute forgesis medicinon; la tuta medicino bazatas sur la latina. Ankaŭ la angla uzas latindevenajn vortojn por medicinvortoj, sed kun ŝanĝita elparolo.

Nulla est medicina sine lingua Latina

La latina estas ankaŭ tre melodia lingvo, kiu estus facile parolebla se ĝin je ĝusta maniero oni instruus. Do la lernejoj estas la problemo. Almenaŭ kiam mi iris al la lernejo, ili instruis nin nur kiel traduki tekstojn el unu je alia lingvo.

Kaj por la fino:
Nulla lingua tam dificillis est quin disci possit. , aŭ "neniu lingvo estas tiom malfacila ke ne povus esti lernata".

lango.gif okulumo.gif sal.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-24 21:57:41

@ glig

vi tute pravas, do mi kredis ke la plejparto de la medicinaj kaj biologiaj vortoj devenas el la greka.
Eble kvindek-kvindek...

Ergazomai (Montri la profilon) 2011-februaro-25 14:43:06

Eddycgn:@ glig

vi tute pravas, do mi kredis ke la plejparto de la medicinaj kaj biologiaj vortoj devenas el la greka.
Eble kvindek-kvindek...
La afero estas iom pli komplika. Fakte la plejmultego de primedicinaj vortoj devenas el la greka; sed, kiel vi scias, la Romia imperio konkeris Grekujon, do en la sekvaj jarcentoj la greka kulturo disvastiĝis dank'al la potenco de Romo.
Plue, sciendas la fakto, ke romianoj neniam interesiĝis al scienco (nek, do, al medicino), diferente ol grekoj. Do, ĉio, kio estis konata en la Romia epoko priscience, estis eltrovita fare de la grekoj jarcentojn antaŭe.
Por diri mallonge, la greka kulturo (kaj kun tiu ankaŭ la grekaj primedicinaj vortoj) alvenis al ni per la latina kulturo. Strange, ĉu ne?
Oni povas diri ke Grekujo havis pli evoluintan kaj kompleksan kulturon, sed mankis al ĝi la necesa politika potenco por disvastigi ĝin; aliflanke Romo havis politikan potencon sed ne havis originalan kaj disvastigindan kulturon. Kiel la latina poeto Horatius skribis, Graecia capta ferum victorem cepit, t.e. "Grekujo, konkerite, konkeris la ferocan venkinton".
Pardonu min, se mi mis-foriris de la ĉefa temo, aŭ mi enuige troskribis (:

P.S.: ne forgesu la prileĝajn vortoj: ili ĉiuj devenas de la latina, ekz. informiĝu pri "brocardo"-oj (:

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-03 15:11:26

glig:
Eddycgn:Oni uzas la latinan internacie por la sciencaj nomoj de bestoj kaj plantoj.
Almenaŭ unu utila uzu!
Vi tute forgesis medicinon; la tuta medicino bazatas sur la latina. Ankaŭ la angla uzas latindevenajn vortojn por medicinvortoj, sed kun ŝanĝita elparolo.
Jes, sed oni ne bezonas ellerni la gramatikon de Latino por uzi la sciencajn nomojn de bestoj kaj plantoj. Aro da latinaj vortoj ne egalas al la latina lingvo.

swfarnsworth (Montri la profilon) 2011-aprilo-07 23:50:29

Mi parolas Latinon kiel mia dua lingvo, kaj Esperanto mia tria lingvo estas. Latinon mi parolas bone, kaj ĉar la vortoj de Esperanto estas eimila la vortoj de Latino, facila estas lerni Esperanton.

Ĉar malmulatj homoj parolas Esperanton (2 000 000) kaj Latino en learnejo instruas, mi opinias pli homoj parolas Latinon ol Esperanton.

Ĉu mi parolas ĉio ĝuste? Mi pristudis Esperanton sola unu semajno.

jchthys (Montri la profilon) 2011-aprilo-08 02:46:56

swfarnsworth:Mi parolas Latinon kiel mia dua lingvo, kaj Esperanto mia tria lingvo estas. Latinon mi parolas bone, kaj ĉar la vortoj de Esperanto estas eimila la vortoj de Latino, facila estas lerni Esperanton.

Ĉar malmulatj homoj parolas Esperanton (2 000 000) kaj Latino en learnejo instruas, mi opinias pli homoj parolas Latinon ol Esperanton.

Ĉu mi parolas ĉio ĝuste? Mi pristudis Esperanton sola unu semajno.
Via Esperanto estas vere tre bone por unu semajno. Mi rimarkis, ke via maniero de frazdiro estas iom latina!

Korsivo (Montri la profilon) 2011-aprilo-08 04:35:53

laŭ la mia opinio, la latinlingvo estas tre utila ekzercon por la menso kaj bona fundamento por aliaj lingvoj kompreni, sed mi tute konsentas kiam oni diras ke lernu paroli ĝin estas malŝpartempo

swfarnsworth (Montri la profilon) 2011-aprilo-09 16:28:10

Korsivo:laŭ la mia opinio, la latinlingvo estas tre utila ekzercon por la menso kaj bona fundamento por aliaj lingvoj kompreni, sed mi tute konsentas kiam oni diras ke lernu paroli ĝin estas malŝpartempo
Tiom estas vera de Esperanto rideto.gif.

Reen al la supro